3aspir/i PV

aspiri

(x)
Forte deziri, fervore celi: la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros [1]; [li] havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi […], sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas [2]; la homoj aspiris kaj klopodis kaj estis saĝaj kaj malsaĝaj dum la paso de jarcentoj [3]; amon ŝi ĝuis sufiĉe ĉe la du unuaj edzoj, kaj ĉe la tria ŝi aspiras ion alian [4]; mi timas tion, kion mi antaŭe tiom arde aspiris [5]; tiu ĉi rakonto tute ne aspiras ian biografian precizecon [6]; oni […] sciigis min, ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firmao donos al mi respondon la sekvontan tagon [7]; aspiranto de la Moskva Komunista Akademio Metrop ; en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi [8]; konkurantoj […] aspiris fari procesorojn ne multe malpli rapidajn ol tiuj de Intel [9]; rigardi kaj aspiri ne devigas akiri PrV . VD:ambicii, avidi, kandidati, klopodi, pretendi, sopiri2, strebi
Rim.: Oni dezirascelas ion ajn, oni aspiras al io bona, agrabla, supera, oni ambicias ion altan, superan kaj malfacile atingeblan, oni sopiras pri io perdita.
angle:
aspire (to/after), be ambitious of, be eager for, desire earnestly, seek after
beloruse:
жадаць, імкнуцца
bulgare:
стремя се, преследвам
ĉeĥe:
aspirovat (na něco), dychtit, mít ctižádost, snažit se, ucházet se, žádat
ĉine:
[nǔ], 力求 [lìqiú], 愒 [kài], 嗜好 [shìhào], 意愿 [yìyuàn], 意願 [yìyuàn], 应聘 [yìngpìn], 應聘 [yìngpìn], 找工作 [zhǎogōngzuò]
france:
aspirer à
germane:
erstreben, bewerben, trachten, begehren ~anto: Bewerber.
hebree:
לשאוף ל, להשתוקק
hispane:
aspirar a
hungare:
aspirál, vágyik, törekszik, pályázik
itale:
aspirare (anelare), anelare
japane:
熱望する [ねつぼうする], あこがれる
katalune:
aspirar, anhelar
nederlande:
streven naar, nastreven
pole:
aspirować, dążyć do upragnionego celu, pragnąć czegoś
rumane:
dori, urmărește scopul dorit, să doresc ceva
ruse:
стремиться, желать
slovake:
uchádzať sa, usilovať
ukraine:
прагнути, пориватися, бажати

aspiro

Dezirego por iu alta celo: arda aspiro al malproksima feliĉo [10]; kunigis ilin multe da komunaj aspiroj kaj sopiroj, similaj travivaĵoj kaj mondproblemoj [11]; amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj [12]; [ili] ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj [13]; aspiron lian nomas vi minaco [14]? iel utopia aspiro kelkfoje pelas homojn al fanatikaj ekscesoj [15].
10. R. Rokero, trad. R. Rokero: La Malbeno de la Praktikismo, 2013
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VII
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
14. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
15. Werner Schad: Al pli justa mondo, Monato, 2000/09, p. 7
beloruse:
жаданьне, памкненьне, імкненне, цяга (да чагосьці)
ĉeĥe:
aspirace, dychtění, ucházení se, úsilí
france:
aspiration
germane:
Bestrebung, Begehren, Ziel (ideell)
japane:
熱望 [ねつぼう], 志願 [しがん]
pole:
aspiracja, dążenie
rumane:
dorința, tentativă
slovake:
ašpirácia, úsilie
ukraine:
прагнення, порив, поривання

administraj notoj