1kandidat/o JED

kandidato

1.
Homo, kiu aspiras al ofico, posteno aŭ titolo kaj oficiale konigas sian aspiron: kandidato al parlamento, al la posteno de direktoro, al la gimnazia diplomo; junaj kandidatoj je pastroj [1]; kandidatinoj por ofico de instruistino Marta ; kandidato por vic-prezidanto [2]; nu, kiel? neniun kandidaton vi trovis Metrop ? fondinto de partio […] prezentas kandidatliston por la baldaŭa elektado [3]; (figure) por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato [4].
2.
KRI(en protestantaj landoj) Homo, kiu aspiras al pastreco.
angle:
1. candidate (for office or honor), applicant, aspirant
beloruse:
кандыдат
bulgare:
1. кандидат
ĉeĥe:
kandidát, čekatel
ĉine:
候选 [hòuxuǎn], 候选人 [hòuxuǎnrén], 竞技者 [jìngjìzhě], 人选 [rénxuǎn], 参选人 [cānxuǎnrén]
france:
1. candidat, postulant
germane:
1. Kandidat, Anwärter
hispane:
1. candidato
hungare:
1. jelölt
japane:
候補者 [こうほしゃ], 志願者 [しがんしゃ], 出願者 [しゅつがんしゃ]
katalune:
candidat
malaje:
pemohon
nederlande:
kandidaat
norvege:
kandidat
pole:
1. kandydat
portugale:
1. candidato
ruse:
1. кандидат
slovake:
kandidát, uchádzač
ukraine:
кандидат

kandidati

(x)
Klopodi por atingi aspiritaĵon: kandidati al, pri io; li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatis al posteno de sekretariino en lia oficejo [5]; post du ofic-periodoj li ne povas denove kandidati por prezidanteco [6]; por la Olimpikoj 2012 kandidatis kvin urboj [7]; tiu verko kandidatas rangi inter la plej elstaraj anglalingvaj noveloj [8]. VD:ambicii, celi, deziri
angle:
apply for, aspire to (an office), seek (to obtain honor or office), stand as a candidate for
beloruse:
быць кандыдатам, прэтэндаваць (на пасаду)
ĉeĥe:
kandidovat (na něco)
ĉine:
参选 [cānxuǎn]
france:
être candidat, postuler (être candidat à)
germane:
kandidieren, sich zurWahl stellen, sich bewerben
hungare:
jelölt (vmire), pályázik (vmire)
japane:
立候補する [りっこうほする], 志願する [しがんする]
katalune:
aspirar a , ésser candidat
nederlande:
zich kandidaat stellen, solliciteren
norvege:
kandidere
pole:
kandydować
portugale:
candidatar-se
ruse:
быть кандидатом (на что-л.), претендовать (на должность)
slovake:
kandidovať
ukraine:
виступати в якості кандидата, висувати свою кандидатуру

kandidateco

La stato kiel kandidato: pluraj membroj prezentis la kandidatecon de nova estraro [9]; subteni la kandidatecon [10]; retiriĝo de la kandidateco [11].
angle:
candidacy
france:
candidature
germane:
Kandidatur
ruse:
кандидатура

kandidatiĝi

Fariĝi, prezentiĝi kandidato: li kandidatiĝis al la parlamento [12]; por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta komisiono [13]; la kandidato devas skribe konsenti al sia kandidatiĝo [14].
germane:
kandidieren

kandidatigi

Fari, prezenti kandidato: la ideo kandidatigi la Asocion estis maturiĝinta [15]; UEA estis kandidatigita por la Pacpremio en 1961 [16].
germane:
nominieren als Kandidat, als Kandidat aufstellen

administraj notoj