*sopir/i UV
*sopiri
(x)
- 1.
- Sufere bedaŭri kaj redeziri ion perditan: mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon) [1]; li sopiris al la […] patrujo [2]; niaj ostoj sentis la doloron kaj sopiris al la ripozo [3]; [tien] ili sopiras per sia animo reveni [4]; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo PrV .
- 2.
- Suferi kaj malĝoji pro ia dezirego: li sopiris jam senmezure pri la morgaŭa tago [5]; kiel ŝi sopiris ekvidi lin [6]; kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tiel mia animo sopiras al […] Dio [7]; sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj Marta ; multaj homoj sopiras je flugiloj kaj tute forgesas ke piedojn ili havas.
- 3.
- Vespiri: la sinjoro eksopiris kaj sidiĝis sur malgranda benko [8].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 44:14
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 42:1
8. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 1a, p. 5a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 44:14
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 42:1
8. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 1a, p. 5a
- angle:
- yearn, *long for
- beloruse:
- 1. тужыць, сумаваць 2. тужыць, сумаваць 3. уздыхаць
- ĉeĥe:
- tesknit, toužit
- ĉine:
- 向往 [xiàngwǎng], 嚮往 [xiàngwǎng]
- france:
- 1. regretter 2. languir après 3. soupirer
- germane:
- *sich sehnen 1. sich zurücksehnen, vermissen 2. sich sehnen nach, ersehnen 3. seufzen
- hispane:
- ansiar, añorar 1. lamentar 2. anhelar 3. suspirar
- hungare:
- 1. visszavágy, sóhajtozik utána 2. vágyik, vágyakozik 3. sóhajtozik
- japane:
- 懐かしむ [なつかしむ], 恋しがる [こいしがる], あこがれる, 切望する [せつぼうする]
- nederlande:
- verlangen 3. zuchten
- pole:
- cknić się, *tęsknić, wzdychać
- portugale:
- 1. sentir saudade, ter saudade
- ruse:
- *тосковать (по чему-л., о чём-л.)
- slovake:
- cnieť sa, prahnúť, túžiť
- svede:
- längta
- tibete:
- དོད་ཆགས་ལང་
- ukraine:
- тужити, скучати, томитися
sopiro
-
Sento de iu, kiu estas sopiranta:
la koro de Gerda batis de timo kaj sopiro
[9];
la stomako estis malplena, la korpo estis laca, ĉiuj sopiroj de la koro celis
nur loĝejon por la nokto
[10];
legendoj, kiuj estas kvazaŭ sopiroj
(aŭ vespiroj, suspiroj)
de l' homaro
[11];
la klereco […] nutris sopirojn por la spirito
Marta
;
la sopiro al la hejmo turmentas min
[12];
kiam li aŭdis varmegan aman konfeson de alia viro, […] naskiĝis en li
stranga sento: miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo
[13].
aspiro,
melankolio
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
11. Stefan Zeromski, trad. Kabe: Pola Antologio, Sur La Ferdeko
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
11. Stefan Zeromski, trad. Kabe: Pola Antologio, Sur La Ferdeko
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
- beloruse:
- туга
- ĉine:
- 留恋 [liúliàn], 留戀 [liúliàn], 思念 [sīniàn], 思念的情怀 [sīniàndeqínghuái], 思念的情懷 [sīniàndeqínghuái], 思情 [sīqíng]
- france:
- nostalgie
- germane:
- Sehnsucht
- hispane:
- nostalgia, melancolía
- hungare:
- vágy
- nederlande:
- verlangen
- portugale:
- saudade
- ruse:
- тоска
amsopiro
- Sopiro al amato: tiam vi trovos min jam delonge mortinta pro la amsopiro [14]!
14.
Yuan Zhen, trad. Guozhu:
La Amo de Fraŭlino Cui YingYing, 2008
- angle:
- lovesickness
- beloruse:
- туга па каханым
- france:
- langueur (amoureuse)
- germane:
- Liebessehnsucht
- hispane:
- lánguido por amor, decaído por amor
- pole:
- tęsknota miłosna
hejmsopiro
- Sopiro al la hejmo, al la hejmurbo, al la hejmlando; hejmveo: ili sentas sin solaj en fremda lando kaj provas forgesigi al si la hejmsopiron [15]; turmentis lin la hejmsopiro kaj li leviĝis, paŝadis en la ĉambro kaj murmuris al si mem: kvankam migrado estas plezurplena, ja preferindas frua hejmreveno [16].
- angle:
- homesickness
- beloruse:
- туга па доме, туга па хаце, настальгія
- ĉine:
- 想家 [xiǎngjiā], 思家 [sījiā], 想家 [sījiā], 思乡病 [sīxiāngbìng], 思鄉病 [sīxiāngbìng], 乡思 [xiāngsī], 鄉思 [xiāngsī], 乡愁 [xiāngchóu], 鄉愁 [xiāngchóu]
- france:
- mal du pays
- germane:
- Heimweh
- hispane:
- morriña, añoranza por la tierra natal, nostalgia del hogar, mal de patria
- japane:
- ホームシック, 郷愁 [きょうしゅう], 望郷 [ぼうきょう]
- pole:
- tęsknota za domem
- ukraine:
- туга за домом/рідною домівкою, ностальгія
administraj notoj
pri
~i 3.:
El la citaĵo nestas klara, ĉu efektive temas pri vespriado, sed eble la
originalo havis tiun sencon, ĉiuokaze la verbo estas tie ĉi uzata sen
objekto. Tiu senco ŝajne aperas nur ĉe Kabe, ĉu do marki ĝin evitinda?
[W. Diestel]