1komplik/i

kompliki

(tr)
Embarase, malfacilige malsimpligi: en la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj EE ; nenio en la mondo estas simpla kaj facila, ĉio estas komplikita kaj ĉirkaŭita de malhelpoj IK ; kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon [1]? la demandoj, malgraŭ la ŝajna komplikiteco, ne prezentas tamen ian malfacilecon FK ; ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis ŝian sorton Marta ; oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj [2]; ĉio, kion ili diris, estis tiel ŝraŭbita kaj komplikita, tiel terure saĝa, ke ili tuj ricevis rangojn kaj donacojn [3]; la provoj estas pli komplikaj kaj celmaltrafe preterpafe […] [4]; eble […] en la estonteco la rubpoŝtaj programoj kutimos reprovi, sed tio serioze komplikos ilian taskon [5]; pluraj problemoj plikomplikas la tradukan procezon, kiel ekzemple mankantaj vortoj, tradukado de personaj nomoj, ortografiaj konvencioj [6].
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
5. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
6. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
angle:
complicate
beloruse:
ускладніць
ĉeĥe:
komplikovat
ĉine:
使复杂化 [shǐfùzáhuà], 增加麻烦 [zēngjiāmáfan], 掯 [kèn]
france:
complexifier, compliquer
germane:
verkomplizieren
hispane:
complicar
japane:
複雑にする [ふくざつにする], 込み入らせる [こみいらせる], ややこしくする
nederlande:
compliceren, ingewikkeld maken
pole:
wikłać, komplikować, gmatwać, utrudniać
portugale:
complicar
rumane:
complica, împiedica, încurca
ruse:
усложнять, осложнять
slovake:
komplikovať
ukraine:
ускладнювати, заплутувати

komplika

1.
Rilata al komplikado; komplikanta: komplika faktoro PMEG .
2.
(evitinde) Komplikita, malsimpla: dudeksistema kalkulado estigas ege longajn kaj komplikajn nombrojn: 77 iĝas „tri dudekoj kaj dek sep“ [7]; dramecaj uzoj de komplikaj aparatoj [8]; la ricevo de apudtelevida sonkanalo ne estas tiom komplika afero [9]; la frazostrukturo jen kaj jen estas tro komplika [10]. VD:kompleksa1, konfuza
Rim.: Tiu ĉi uzo ignoras la transitivecon de la verbo „kompliki“. Simile kelkaj uzas „veka“ anstataŭ „maldorma“, „vekita“ kaj „korekta“ anstataŭ „ĝusta“, „korektita“.
7. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
8. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 16
9. Pejno Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
10. Guido kaj Karlijn van Damme: Edukemaj bestoj, Monato, 2000/11, p. 26
angle:
complicated, complex, intricate, involved, knotty
beloruse:
складаны, заблытаны
ĉeĥe:
komplikovaný
ĉine:
复杂 [fùzá], 錯綜 [cuòzōng], 疑难 [yínán], 紊 [wěn], 轇 [jiū], 曲折 [qūzhé], 錯綜複雜 [cuòzōngfùzá]
france:
compliqué, complexe, confus (embrouillé), embrouillé, déroutant, obscur (embrouillé)
germane:
1. komplizierend
hispane:
complicado
japane:
複雑な [ふくざつな], 込み入った [こみいった], ややこしい, 煩わしい [わずらわしい]
nederlande:
gecompliceerd, ingewikkeld
pole:
skomplikowany
rumane:
complex, sofisticat
ruse:
сложный, усложнённый, запутанный
slovake:
komplikovaný, zložitý
ukraine:
складний, заплутаний

komplikaĵo

Cirkonstanco, kiu embarasas, malsimpligas, kaŭzas zorgon aŭ penon: la politikaj komplikaĵoj; se vi havus de ŝi filon, komplikaĵoj povus okazi [11]; la unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj Marta .
beloruse:
ускладненьне, складанасьць
ĉine:
併發症 [bìngfāzhèng], 曲折 [qūzhé], 枝節 [zhījié], 混化 [hùnhuà], 糾纏 [jiūchán], 复杂化 [fùzáhuà], 周折 [zhōuzhé]
france:
complication (situation compliquée)
germane:
Komplikation
hispane:
complicación
japane:
複雑な問題 [ふくざつなもんだい], 厄介事 [やっかいごと], もめ事 [もめごと], 合併症 [がっぺいしょう]
nederlande:
verwikkeling
pole:
powikłanie, komplikacja, gmatwanina
rumane:
complexitate, complicație, incurcări
ruse:
сложность, осложнение
ukraine:
ускладнення, плутанина

komplikiĝi

Iĝi ĝene malsimpla: la malsano danĝere komplikiĝas; la afero, anstataŭ simpliĝi, komplikiĝas [12]; la batalo kontraŭ la komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝigoj de la sorto Marta .
beloruse:
ускладніцца
france:
se complexifier, connaître des complications, se compliquer, s'embrouiller, s'obscurcir (se compliquer) ~iĝo: complication (situation compliquée).
germane:
sich verkomplizieren, kompliziert werden
japane:
複雑になる [ふくざつになる], 込み入ってくる [こみいってくる], ややこしくなる
nederlande:
gecompliceerd worden, ingewikkeld worden
pole:
komplikować się
rumane:
complica
ruse:
усложниться, осложниться

administraj notoj