tradukoj:
be bg ca de en es fr hu id it nl pl pt ru
konstelaci/o PIV1
konstelacio
↝

- 1.
↝
-
Ĉiu el la 88 regionoj de la ĉiela sfero, kies areo estas
oficiale fiksita, kaj kies plej brilaj steloj (stelaro) desegnas
fantazian, ofte mitologian figuron
(stelfiguron),
el kiu ĝi elprenas sian nomon:
Antareso, t.e. Anti-Areso aŭ Mal-Marso, en la konstelacio
Skorpio
[1];
sur la ĉielo ja videblas la konstelacioj Granda kaj Malgranda Ursino
[2];
tiu objekto orbitas junan stelon en la konstelacio Lupo, je 400 ĝis 500 lumjaroj for
[3].
stelaro,
stelfiguro
Rim.:
Male de la PIV-aj indikoj
[4]
[5]
[6],
stelaro, stelfiguro kaj
konstelacio ne estas veraj sinonimoj.
Stelaro estas nur aro da rimarkindaj steloj.
Stelfiguro indikas la figuron, kiun la stelaro
desegnas. Konstelacio plie difinas precizan areon de
la ĉielsfero, oficiale determinita de la Internacia
Astronomia Unio, kaj enhavas elstaran stelaron, kiu formas
konvencian stelfiguron.
- 2.
- (arkaismo)
Momenta situacio en la ĉielo, la relativaj pozicioj de la
stelfiguroj kaj planedoj, tiaj kiajn ilin vidas surtera
observanto:
favora, malfavora konstelacio (en astrologio);
ankaŭ ne klaras al mi, diris li, ke de ĉiaj kreaĵoj
nur la homoj estas influataj de la stelaj konstelacioj
[7];
la steloj estis en la sama konstelacio, kiel dum la
unua mateno, dum la kreo de l' mondo
[8];
Dio mia, sinjoro doktoro, sub kiel malbona konstelacio vi
naskiĝis
[9].
tradukoj
anglaj
~o
1.:
constellation;
~o
2.:
star, sign (born under a star, sign).
germanaj
~o
1.:
Konstellation, Sternenkonstellation;
~o
2.:
Konstellation, Himmelkonstellation.
indoneziaj
~o
1.:
konstelasi, rasi (bintang).
nederlandaj
~o
:
constellatie, sterrenbeeld.
ℛevo |
datumprotekto |
konste.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.27 2019/06/30 18:21:03