1emblem/o

emblemo

1.
Figuro de objekto aŭ estulo konvencie simbolanta abstraktan ideon kiel insigno de ŝtato, korporacio, familio ks: la emblemo de l' faraono estas la serpento [1]; ĉe la butontruo li portis belan blankan rozon... la emblemo de lia graflando KKl ; sur la ĉebrustaĵo vidiĝis skarlata, surbrodita figuro de fluganta kolombo – sankta emblemo de la diino Iŝtar Iŝtar ; [la] fiŝo iĝis la emblemo de la kristanoj QuV ; la glumarkoj havis la emblemon de IJHR kaj la tekston: „Por la Internacia Lingvo – Kontraŭ Lingva Diskriminacio – 1968 Jaro de Homaj Rajtoj“ EeP ; mi kreis retejon, novan emblemon kaj nomkartojn por la loka klubo Kon11 ; ĉie lumas la samaj emblemoj de la samaj tutmondaj kompanioj [2]; emblemoj, per kiuj oni distingas ŝtatojn, urbojn, nobelojn [3]; la ĥarkiva registaro decidis ŝanĝi la aspekton de la urba blazono, transprenante denove la konatan emblemon kun la korno de abundeco, ĉar ĝuste ĝi plej trafe simbolas la urbon [4]; Dima bele pakis […] ĉion en plastan sakon kun la adreso kaj emblemo de sia vendejo [5]. SUB:logotipoVD:alegorio, atributo, blazono, devizo, piktogramo, standardo
2.
SPO Ĉiu el la serioj po 13 ludkartoj signitaj per aparta emblemo 1: trefo (♧), piko (♠), kero (♡), karoo (♢): oni rajtas per propra karto preni alian de sur la tablo, nur se ambaŭ havas la saman emblemon [6]; se neniu karto estas surtable samemblema, ni simple ĵetos nian karton surtablen, apud la ceterajn, gajnante nenion [7]. SUP:koloro
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
2. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
3. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Blazonoj de Ĥarkivo, 2008
4. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Blazonoj de Ĥarkivo, 2008
5. Monato, Lode Van de Velde: Ekslibriso, 2010
6. Monato, Roberto Pigro: Trufludo, 2014
7. Monato, Roberto Pigro: Trufludo, 2014
angle:
1. emblem, logo 2. suit (of cards)
beloruse:
1. эмблема 2. масьць (у картах)
ĉeĥe:
1. emblém, logo 2. barva (v kartách)
ĉine:
1. 徽章 [huīzhāng], 象征 [xiàngzhēng]
france:
1. emblème 2. couleur (trèfle, carreau, etc.)
germane:
1. Emblem, Hoheitszeichen, Kennzeichen, Wappenbild 2. Farbe, Kartenfarbe
hispane:
1. emblema 2. palo (de la baraja)
japane:
紋章 [もんしょう], 標章 [ひょうしょう], , 象徴 [しょうちょう], 表象 [ひょうしょう], 印 [しるし]
katalune:
1. emblema 2. coll
pole:
1. emblemat, godło, logo 2. kolor karciany
portugale:
1. emblema, insígnia 2. naipe
ruse:
1. эмблема 2. масть
slovake:
1. logo, emblém 2. farba (v kartách)
svede:
1. emblem, tecken
ukraine:
емблема, масть

administraj notoj