1proz/o JED

prozo

BELE Literaturo, parolado ne aranĝita laŭ versmezuro, kontraste al poezio: vi volis servi al la prozo kaj al la poezio, la prozo venĝis sin IK ; mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj [1]; en prozo tiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj […] oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo [2]. VD:teksto
angle:
prose
beloruse:
проза
ĉine:
散文 [sǎnwén]
france:
prose
germane:
Prosa
hispane:
prosa
hungare:
próza
japane:
散文 [さんぶん], 散文体 [さんぶんたい]
katalune:
prosa
nederlande:
prosa
pole:
proza
ruse:
проза
tibete:
ལྷུག་པ་
ukraine:
проза

proza

1.
BELE Neversa: malmankas poeziaj neologismoj, neniel apartenantaj al teksto proza [3]; universitataj eldonejoj publikigis librojn (prozajn kaj poeziajn) verkitajn de [la] profesoro [4]; originalaj prozaĵoj VivZam .
2.
(figure) Vulgara, senpoezia, neideala, banala, plata, triviala: laborenspezo ― kia proza, triviala, pure tera vorto Marta ; ĉiu laboro, eĉ la plej proza, enhavas iom da poezio IK ; se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion […], tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza VivZam ; kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti FK . VD:banala, primitiva, profana, simpla1.c
3. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Ne plu krios la koko, 2003
angle:
1. prose 2. prosaic
beloruse:
празаічны
ĉeĥe:
prozaický, střízlivý
ĉine:
散文 [sǎnwén]
france:
1. en prose 2. prosaïque
germane:
prosaisch
hispane:
2. en prosa, prosaico
hungare:
1. próza-, prózában írt 2. prózai
japane:
散文の [さんぶんの], 散文的な [さんぶんてきな], 平凡な [へいぼんな], 面白味のない [おもしろみのない]
nederlande:
prozaïsch
pole:
prozaiczny, zwykły, pospolity, powszedni 1. prozatorski, pisany prozą
ruse:
прозаический
slovake:
prozaický, triezvy
ukraine:
прозаїчний, прозовий

prozisto, prozverkisto

BELE Verkisto de prozo: la rusa Ivan G. Ŝirjaev meritis rangi inter la plej gravaj prozistoj en la unuaj 50 jardekoj [5]; Ŝtefo Urban, kiu estas muzikisto, komponisto kaj talenta prozverkisto, surmetis la ezopan fablomaskon [6].
5. N. Macovei: Esperanta Dostojevskij, Monato, 1994:5, p. 22a
6. F. Szilágyi: Moderna Ezopo, Norda Prismo, [s. d.]
beloruse:
празаік
ĉeĥe:
prozaik
france:
prosateur
germane:
Prosaiker
japane:
散文作家 [さんぶんさっか]
pole:
prozaik
ruse:
прозаик
slovake:
prozaik
ukraine:
прозаїк

administraj notoj