2primitiv/a

primitiva

Karakterizas ion, kio produktiĝis ĉe la origino kaj havas pro tio specialan karakteron: forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida Marta ; el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn [1]; de kie vi venas? ― el la primitivaj arbaroj […], kie la dornoplenaj lianoj prezentas netrapenetreblan densejon inter la arboj, kie la akvoserpento kuŝas en la malseka herbo kaj la ekzistado de homoj ŝajnas superflua [2]; egiptaj […] signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraŭ sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de abstraktaĵo FK ; li almenaŭ parte sin kovras, kvankam primitive [3]; primitivaj organismoj, kies genoj estas el RNA [4]. SIN:praaVD:banala, kruda1.a, ordinara, origina, prototipa2, simpla1.b, triviala, vulgara
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
4. Monato, Steĉjo Norvell: Profeto sen honoro, 2003
angle:
primitive
beloruse:
прымітыўны
bulgare:
примитивен
ĉeĥe:
neumělý, primitivní, původní
ĉine:
原始 [yuánshǐ], 原 [yuán], 未开化 [wèikāihuà], 未開化 [wèikāihuà], 蒙昧 [méngmèi]
france:
primitif
germane:
primitiv
hispane:
primitivo
hungare:
primitív
japane:
原始の [げんしの], 原始的な [げんしてきな], 初期の [しょきの]
katalune:
primitiu
nederlande:
primitief
portugale:
primitivo
ruse:
примитивный
slovake:
primitívny, prostý
svede:
primitiv
ukraine:
примітивний, первісний

administraj notoj