maĉ/o PV , matĉ/o PIV1

maĉo, matĉo

SPO Renkonto, batalo, veto inter unuopuloj aŭ teamoj en iu ajn sporta ludo: oni organizis multajn maĉojn kun lokaj teamoj kaj lernejaj teamoj [1]; matĉo de piedpilko [2]. en Skotlando dimanĉaj matĉoj estis dum longa tempo malpermesitaj pro la religia signifo de la tago [3]; en la Kopenhaga Universala Kongreso en mardo okazis futbalmatĉo inter esperantista taĉmento […] kaj loka teamo [4]. SUB:raŭndo
Rim.: Pro la homonimo „maĉi“ (mordadi), la formo „matĉo“ aperas pli ofte en tekstoj, sed ĝi rompas la principon de fonetika ortografio. Konfuzo de ambaŭ homonimoj ne estas verŝajna, do mi konsideras „maĉo“ preferinda. Cetere la sinonimo partio2.a riskas konfuzon kun la senco „teamo“. [W. Diestel]
1. J. Sabiyumva: ANEB, sporta sekcio, 2009
2. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, 2004
4. libera folio: Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3, 2011-07-28
angle:
match
beloruse:
матч
bulgare:
мач
ĉeĥe:
zápas
ĉine:
对抗赛 [duìkàngsài], 對抗賽 [duìkàngsài]
france:
match
germane:
Spiel, Treffen (Sport), Match
greke:
αγώνας
hispane:
partido (encuentro deportivo)
hungare:
meccs, mérkőzés
japane:
試合 [しあい]
katalune:
partit
nederlande:
match
perse:
مسابقه، بازی
pole:
mecz, zawody, rozgrywki
portugale:
jogo (encontro esportivo), partida (encontro esportivo), match (encontro esportivo)
ruse:
матч
svede:
match
ukraine:
матч

administraj notoj