*univers/o UV
*universo
- 1.
La tuto de ĉio, kio ekzistas: la tero krevos, kaj ĝiaj partetoj malaperos en la universo [1]; mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj […] pri la rilato de nia „mi“ al la universo kaj al la eterneco [2]; li, idealisto, ĉiam celas identigi la universon kun Dio, kaj Dion kun la universo [3]; post tempo la antimaterio malaperis el la universo [4]; eĉ Einstein, kiu pretendas havi pli lertan kaj pli intiman sciadon de la leĝoj de la Universo ol Einsteinĉiuj aliaj homoj, ne kapablas malantaŭenirigi la horojn [5]; la ekvacioj implicis ke la universo estas aŭ en kolapsanta stato aŭ ekspansianta [6].
kosmo
mondo
- 2.
- (figure) Mondo (fikcia), mensosfero ks: lerni lingvon malfermas tute novan universon al mi [7]; (figure) la notario ŝin rigardis kvazaŭ lia universo (mondkoncepto) disrompiĝus [8]; la nova rakonto […] agas en la universo de la libroserio Metro 2033 de Dmitri Gluchowski [9]; en la universo de Harry Potter, ĉiuj informoj de la verkistino mem estas konsiderataj [10]; ŝi sentis sin soleca en sia paradiza universo [11].
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
4. OH: Ĉu antimaterio en la universo?, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 23a
5. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 29
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
4. OH: Ĉu antimaterio en la universo?, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 23a
5. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 29
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- angle:
- universe
- beloruse:
- сусьвет
- bretone:
- hollved
- ĉeĥe:
- vesmír
- ĉine:
- 宇宙 [yǔzhòu]
- finne:
- maailmankaikkeus, universumi
- france:
- univers
- germane:
- Universum
- greke:
- σύμπαν
- hispane:
- universo
- hungare:
- világegyetem, univerzum
- itale:
- universo
- japane:
- 宇宙 [うちゅう], 万有 [ばんゆう], 森羅万象 [しんらばんしょう], 全世界 [ぜんせかい]
- katalune:
- univers
- nederlande:
- heelal
- pole:
- wszechświat, kosmos, universum
- portugale:
- universo
- ruse:
- вселенная
- slovake:
- univerzum, vesmír
- svede:
- universum
- tokipone:
- ale, ali
- ukraine:
- всесвіт, космос
universa
-
Rilata al universo:
astronomoj malkovris ke la universa ekspansio estas efektive akcelata
[12];
Einstein modifis la ekvaciojn enkondukante novan termon, […] por
kompensi la universan gravitan altiron kaj ebligi senmovan universon
[13];
saĝulo havos la eblon taksi la nivelon de la moderna filozofia konsidero de la
universaj problemoj
[14].
kosma
universala
12.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
14. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
14. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
- angle:
- universal
- beloruse:
- сусьветны
- bretone:
- hollvedel
- ĉeĥe:
- vesmírný
- ĉine:
- 普 [pǔ], 万能 [wànnéng], 萬能 [wànnéng], 宇宙 [yǔzhòu], 普适 [pǔshì], 普適 [pǔshì]
- finne:
- universumin, kosminen
- france:
- cosmique, universel (cosmique)
- germane:
- Universums-
- hispane:
- universal
- hungare:
- űr-
- itale:
- universale (cosmico), cosmico
- japane:
- 宇宙の [うちゅうの]
- katalune:
- universal
- pole:
- uniwersalny, kosmiczny
- portugale:
- universal
- slovake:
- kozmický, vesmírny
- tokipone:
- ale, ali
- ukraine:
- всесвітній
multuniverso
- Laŭ iuj teorioj universaro, kiu ĉiumomente disbranĉiĝas en multajn paralelajn universojn: multuniverso [estas] aludo al unu el la plej ĵusaj hipotezoj de fiziko, laŭ kiu ekzistas ne nur unu universo, sed multaj el ili, interkonektitaj pere de la „umbilikoj“ [15].
15.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Memkritike pri la cifereca revolucio
- angle:
- multiverse
- beloruse:
- мультысусьвет
- germane:
- Multiverse
paralela universo
Supozata alia universo ol la konata, funkcianta simile aŭ malsimile al ĝi: la kosmaj vojaĝantoj misvage trafas laŭvice en plurajn paralelajn universojn, pli aŭ malpli similajn al tiuj, kie ili hejmas [16].
16.
S. Johansson:
Venu, homoj!, [2004]
- beloruse:
- паралельны сусьвет
- ĉine:
- 平行时空 [píngxíngshíkōng], 平行時空 [píngxíngshíkōng]
- france:
- univers parallèle
- germane:
- Paralleluniversum
- itale:
- universo parallelo
- katalune:
- univers paral·lel
- pole:
- wszechświat równoległy