*luks/o

*lukso

Elmontrema kaj multekosta pompa brileco en vivmaniero: la reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple [1]; viro delikata […]tre alkutimiĝinta al lukso [2]; la komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso [3]; ŝi portis grandajn briliantojn, donacon de l’ edzo, […] montris al ĉiuj tiun ĉi lukson, ne kaŝante sian feliĉon [4]; oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj, sed ŝi petis nur pri malgranda veturilo kun unu ĉevalo [5]; piecon anstataŭis la lukso, la saĝon la malĉasteco [6]; ho, se mi jam estus […] en la varma ĉambro kun ĝia tuta lukso kaj belegeco! [7]; la pseŭdogeedzoj ne havis sufiĉe da mono por pagi al si la lukson de du loĝejoj, unu en urbo kaj la alian en kamparo [8]; (figure) bonaj faroj estas speco de lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo Marta . SIN:komforto, pompo, riĉeco, abundecoVD:ekstravaganco, snobismo
angle:
luxury, opulence
beloruse:
люкс, раскоша, пышнасьць, хараство
ĉeĥe:
luxus, přepych
ĉine:
奢丽 [shēlì], 奢麗 [shēlì]
france:
luxe, faste, somptuosité
germane:
Luxus, Pracht, Üppigkeit, Verschwendung
greke:
πολυτέλεια
hispane:
lujo
hungare:
fényűzés, luxus
japane:
ルクス
nederlande:
luxe
pole:
luksus, przepych, zbytek, splendor
portugale:
luxo
rumane:
lux, avere, abuz
ruse:
роскошь, великолепие, пышность
slovake:
luxus, nádhera, prepych
svede:
lyx
ukraine:
розкіш, пишнота, пишність

luksa

Elmontranta lukson: Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav […] kaj ŝi vestis sian pli junan filon Jakob [9]; la suno lumis sur […] la grandajn, luksajn ornamoflorojn interne en la ĝardeno [10]; el la luksaj reĝaj salonoj oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon [11]; la plej belaj luksaj rozoj [12]; li alligis sian glitveturileton al glitveturilo granda kaj luksa [13]; en la salono pendis luksaj pentraĵoj kaj staris seĝoj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj silko Fab3 ; luksa la vesto, sed malplena la poŝo (murmuro) PrV ; pli bona branĉo sennuksa ol kaĝo plej luksa (libero) PrV ; vivi larĝe kaj lukse PrV . VD:eleganta, pompa, riĉa, superflua
afrikanse:
grand
albane:
i madh
amhare:
ታላቅ
angle:
deluxe, luxurious, opulent, swanky
arabe:
الكبرى
armene:
մեծ
beloruse:
люксавы, люксусовы, раскошны, пышны
bengale:
গ্র্যান্ড
birme:
ခမ်းနားကြီးကျယ်
ĉeĥe:
luxusní, přepychový, skvostný
ĉine:
奢华 [shēhuá], 奢華 [shēhuá], 奢侈 [shēchǐ], 豪华 [háohuá], 豪華 [háohuá], 忕 [tài], 华贵 [huáguì], 華貴 [huáguì], 华靡 [huámí], 華靡 [huámí], 菲菲 [fēifēi]
dane:
store
estone:
grand
filipine:
malaki at maganda
france:
luxueux, fastueux
galege:
gran
germane:
prächtig, üppig, luxuriös, aufwändig, verschwenderisch
greke:
πολυτελής
guĝarate:
ગ્રાન્ડ
haitie:
Grand
haŭse:
babban
hinde:
भव्य
hispane:
lujoso
hungare:
fényűző, luxus-
igbe:
akwa
irlande:
mhór
islande:
stóra
japane:
壮大な [そうだいな]
jide:
ℷרויס
jorube:
sayin
kanare:
ಮಹೋನ್ನತ
kartvele:
გრანდიოზული
kimre:
mawreddog
kirgize:
улуу
kmere:
ធំ
koree:
그랜드
korsike:
prugettu
kroate:
veličanstven
latine:
magnificum
latve:
lielā
laŭe:
ຂອງປູ່
litove:
didysis
makedone:
гренд
malagase:
lehibe
malaje:
besar
maorie:
rahi
marate:
ग्रँड
monge:
loj
mongole:
их
nederlande:
luxueus
nepale:
महान्
njanĝe:
chachikulu
okcidentfrise:
grand
panĝabe:
ਸ਼ਾਨਦਾਰ
paŝtue:
لوئې
pole:
luksusowy, pompatyczny, paradny
portugale:
luxuoso
rumane:
de lux, luxos
ruse:
роскошный, пышный, класса „люкс“
samoe:
sili
sinde:
پوٽي
sinhale:
මහා
slovake:
luxusný, prepychový, skvostný
slovene:
jurjev
ŝone:
chikuru
sote:
kholo
svahile:
kuu
svede:
lyxig
taĝike:
Гранд
taje:
ยิ่งใหญ่
tamile:
பெரும்
tatare:
олы
telugue:
గ్రాండ్
ukraine:
Гранд
urdue:
گرینڈ
vjetname:
lớn
zulue:
omkhulu

senluksa, neluksa

Simpla, modesta: ĉambro senluksa sed komforta; mia paroĥestrejo estas vere senluksa [14].
14. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Trankviliĝu de l’ batado
angle:
modest, simple, ordinary
beloruse:
просты, сьціплы
ĉine:
单纯 [dānchún], 單純 [dānchún], 简单 [jiǎndān], 簡單 [jiǎndān], 質樸 [zhìpǔ], 质朴 [zhìpǔ]
france:
simple
germane:
bescheiden, einfach
hungare:
fényűzéstől mentes, szerény
japane:
質素な [しっそな], 簡素な [かんそな]
nederlande:
sober
pole:
bez wodotrysków (bez niepotrzebnych dodatków), skromny
rumane:
fără fântâni, fără extras inutili
ruse:
простой, без роскоши
ukraine:
нерозкішний, скромний

malluksa

Havanta malriĉan aspekton: Duponto sin direktis al malluksa trinkejo, kiun li ofte vizitadis [15]; oni metis ŝin en la malluksan liton, delikata tolaĵo ne troviĝis en ĝi [16]; robo, certe aĉetita en plej malluksa magazeno [17]; ŝi luis modestan malnovan domon en malluksa kvartalo [18]. VD:simpla1.c
angle:
shabby, simple, austere, spartan, humble
beloruse:
бедны (на выгляд)
ĉeĥe:
jednoduchý, skromný
ĉine:
清苦 [qīngkǔ], 拙朴 [zhuōpǔ], 拙樸 [zhuōpǔ]
france:
pauvre, indigent
germane:
karg, äußerst bescheiden
hungare:
szegényes, nyomorúságos
japane:
みすぼらしい, 貧弱な [ひんじゃくな]
nederlande:
armelijk
pole:
prosty (skromny), biedny
rumane:
simplu (modest), mizer, sărac
ruse:
бедный на вид
slovake:
jednoduchý, skromný
ukraine:
простий, скромний, бідний, непримітний

administraj notoj

sen~a, ne~a: Mankas dua fontindiko.