*kia UV
*kia
- 1.
 - Ekkria kaj demanda adjektivo, montranta la kvaliton, naturon, specon en sendependa propozicio: kia bruado kaj mastrumado estas tie [1]; kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon [2]! ho, kia granda homo detruiĝis [3]! kia amaso da ĝeno kaj konfuzo [4]; kiel ĝoje krios tiu ĉi sovaĝa amaso, kiam li malhonore venos returne, per kiaj mokoj ĝi superĵetos lin, kun kia triumfo ĝi kriados [5]; kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo Marta ! kian uniformon via sinjoro tie portas [6]? kian respondon donis la mastrino [7]? jen kiaj ni estas PrV !
 - 2.
 - Ekkria kaj demanda adjektivo, montranta la kvaliton, naturon, specon en dependa propozicio: vi scias, kia estas nia celo [8]; ekrigardu […] kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne [9]; mi ne scias, kian komprenon vi […] havas pri la libereco [10]; ni ofte ne povas decide diri, kian […] kian formon ni devas uzi [11]; en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV .
 - 3.
 - Relativa adjektivo kun sama signifo: mi ĉiam vidis Dinan’on tia, kia ĝi estis antaŭ dekdu jaroj [12]; [tiu sufikso] donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo [13]; mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Marta ; je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto [14]; tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj [15]; postulu kontentigon, kian ajn vi volas [16]; mi ne scias, kia estos la rezultato de viaj petoj [17]; kia ajn estos la rezulto, mi persistos; kia patrino, tia filino PrV ; kia demando, tia respondo PrV ; kia naskiĝis, tia grandiĝis PrV .
 
1.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
3. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
4. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
7. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
9. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
14. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 28:6
16. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI

- beloruse:
 - які ~ ajn: які заўгодна.
 - ĉeĥe:
 - jaký, -á, -é
 - ĉine:
 - 孰 [shú], 什么样 [shénmeyàng], 多么 [duōme], 哪一种 [nǎyīzhǒng]
 - france:
 - quel, que, quelle sorte de, de quelle sorte, comment (de quelle sorte) ~ ajn: quel que. ~ patrino, tia filino: tel père, tel fils. ~ demando, tia respondo: à question idiote, réponse idiote.
 - germane:
 - 1. was (für ein) 2. welches 3. wie ~ ajn: wie auch immer. ~ patrino, tia filino: wie die Mutter so die Tochter.
 - hispane:
 - cómo (cualidad), qué tipo, tal ~ ajn: cualquier. ~ patrino, tia filino: tal padre, tal hijo. ~ demando, tia respondo: tal pregunta, tal respuesta.
 - hungare:
 - 1. milyen, micsoda 2. milyen, micsoda 3. amilyen ~ ajn: akármilyen, bármilyen.
 - indonezie:
 - 1. betapa 3. seperti apa
 - japane:
 - どのような, どんな
 - nederlande:
 - wat voor een
 - pole:
 - jaki, jaka, jakie ~ ajn: jakikolwiek, jakakolwiek, jakiekolwiek.
 - rumane:
 - ce
 - ruse:
 - какой ~ ajn: какой бы ни, какой бы то ни было, какой угодно.
 - slovake:
 - aký
 - ukraine:
 - який