1ĝeneral/a PV

ĝenerala

Rilatanta senescepte al tuto aŭ al la plej granda parto el personoj aŭ objektoj; neaparta2, neindividua, malspeciala: ĝenerala kunveno [1]; precizaj kalkuloj estas en la arĥivoj, mi memoras nur la ĝeneralajn nombrojn [2]; oni aplaŭdu, kraku kaj bruu, por elesprimi la ĝeneralan ĝojon [3]; eksonis ĝenerala alvoko kontraŭ la malamikojn [4]; sur tiu kampo staris alligita la kokino […], por ke ĝi ne forkuru en la ĝenerala konfuzo [5]; ĝenerala milita komisario [6]; tre interesas min la ĝenerala opinio pri li IK ; ni volas nur ĝustigi kelkajn punktojn ĝeneralajn [7]. SIN:universalaANT:konkreta, preciza, specifa1VD:onia, publika2, tutmonda
angle:
general
beloruse:
генэральны, агульны, усеагульны
bulgare:
общ, главен
ĉeĥe:
všeobecný
ĉine:
[tōng], 普遍 [pǔbiàn], 泛 [fàn], 一般都 [yìbāndōu], 普通 [pǔtōng]
france:
général, commun, global, ordinaire
greke:
γενικός
hispane:
general, genérico
hungare:
általános
itale:
generale, generico
japane:
全般の [ぜんぱんの], 全体の [ぜんたいの], 一般的な [いっぱんてきな], 普通の [ふつうの]
nederlande:
algemeen
pole:
generalny, walny, ogólnikowy, gremialny
portugale:
geral, genérico
ruse:
общий, всеобщий, генеральный
svede:
generell, allmän
ukraine:
загальний, повсюдний, ґенеральний

ĝenerale

En maniero ĝenerala, ne speciala: tiuj servistinoj […] ĝenerale havas multe da laboro [8]; li estis ĝenerale bona homo, sed li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano [9]; la rakontoj de fratoj Grimm, kiel ĝenerale ĉiuj fabeloj, plej multe plaĉas al infanaj legantoj [10]; mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko [11].
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
afrikanse:
algemene
albane:
përgjithshme
amhare:
አጠቃላይ
arabe:
عام
armene:
գլխավոր
azerbajĝane:
ümumi
beloruse:
у цэлым, агулам, абагульняючы
bengale:
সাধারণ
birme:
ယေဘုယျ
bulgare:
общо, изобщо, въобще
ĉine:
普遍地 [pǔbiànde]
dane:
generelt
estone:
üldiselt
eŭske:
oro
filipine:
pangkalahatan
france:
généralement, communément, en gros, globalement, ordinairement
galege:
xeral
germane:
allgemein, generell
guĝarate:
સામાન્ય
haitie:
jeneral
hinde:
सामान्य
hispane:
generalmente, genéricamente, en general
igbe:
n’ozuzu
irlande:
ginearálta
islande:
almennt
itale:
generalmente, in generale
japane:
一般 [いっぱん]
jave:
umum
jide:
אַלגעמיינע
jorube:
gbogboogbo
kanare:
ಸಾಮಾನ್ಯ
kartvele:
ზოგადი
kazaĥe:
жалпы
kimre:
gyffredinol
kirgize:
жалпы
kmere:
ទូទៅ
koree:
일반
kose:
ngokubanzi
kroate:
opći
kurde:
giştî
latine:
generalis
latve:
vispārējs
laŭe:
ໂດຍທົ່ວໄປ
litove:
bendras
makedone:
општо
malagase:
ankapobeny
malaje:
umum
malajalame:
പൊതുവായ
malte:
ġenerali
maorie:
whᗑnui
marate:
सामान्य
mongole:
ерөнхий
nepale:
सामान्य
njanĝe:
ambiri
okcidentfrise:
algemien
panĝabe:
ਆਮ ਤੌਰ ‘ਤੇ
paŝtue:
عمومي
pole:
w ogóle, generalnie, walnie, ogólnikowo, gremialnie
portugale:
geralmente, em geral (adv.)
ruande:
rusange
ruse:
вообще, обычно, обыкновенно, в целом, в общем
samoe:
lautele
sinde:
عام
sinhale:
පොදු
skotgaele:
fharsaingeachd
slovene:
splošno
somale:
guud ahaan
ŝone:
Kazhinji
sote:
kakaretso
sunde:
umum
svahile:
ujumla
taĝike:
генерал
taje:
ทั่วไป
tamile:
பொது
tatare:
гомуми
telugue:
సాధారణ
tibete:
མང་ཆེ་
ukraine:
загальний
urdue:
جنرل
uzbeke:
umumiy
vjetname:
chung
zulue:
jikelele

ĝeneralo

Ĝenerala ideo, diro...: decidinte, ke la diversaj frazoj donitaj al ĝeneralo jam ampleksas ŝin en la societon […] ŝi ekdemandis […] [12]. VD:publiko
Rim.: Ne konfuzu kun generalo.
12. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
агульнае (наз.), цэлае (наз.)
ĉine:
概括化 [gàikuòhuà], 普遍化 [pǔbiànhuà], 泛化 [fànhuà], 广义 [guǎngyì]
france:
généralité
germane:
Verallgemeinerung
hispane:
generalidad

ĝeneraligi

(tr)
Fari, ke io havu ĝeneralan amplekson: ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis ŝian sorton Marta ; li iom tro ĝeneraligas mian aserton [13]; kvankam sendube ekzistas granda simileco inter multaj tjurkaj lingvoj, […] ne eblas tion ĝeneraligi al ĉiuj membroj de tiu familio [14]; hodiaŭ la situacio estas multe pli favora al la ĝeneraligo de la angla ol tiam [15]; tiun rolon […] transprenis kaj ĝeneraligis Eŭropa Unio [16]; ĝeneraligado de pli regula kalendaro [17]. SIN:abstrahiVD:apliki, disvastigi
angle:
generalize
beloruse:
абагульняць, генэралізаваць
ĉine:
一概而論 [yīgàiérlùn]
france:
généraliser
germane:
verallgemeinern, generalisieren
greke:
γενικεύω
hispane:
generalizar
hungare:
általánosít
itale:
generalizzare
japane:
一般化する [いっぱんかする], 波及させる [はきゅうさせる]
nederlande:
veralgemenen
pole:
uogólniać, generalizować
portugale:
generalizar
ruse:
обобщать
ukraine:
узагальнювати

administraj notoj