tradukoj: be bg ca cs da de el en es eu fa fi fr fy ga gl hu hy io it ja ms mt nl no pl pt ro ru sk sv tr vo zh

*kurac/i PV

*kuraci  

(tr)
MED Prizorgi malsanulon kaj fari ĉion necesan por lin resanigi: oni ne kuracas sole per medikamentojB ; li kuracis sin de siaj vundojZ ; unu vundo alian kuracasPrV ; (figure) ŝuldon tempo ne kuracasPrV ; nia kuracato estas mia konatoZ ; nekuracebla kriplaĵo, malsanulo.

kuracado  

MED Rimedoj kaj agoj uzataj por resanigi malsanulon: severa kuracado; kuracado per akvoj mineralaj. SUB:dieto

kuracato  

MED paciento venigu la kuracaton 33 [1].

kuracejo  

MED Loko aranĝita por kuraci malsanulojn: lia filo Adamo transprenis la okulistan kuracejon [2].

*kuracilo  

MED Ĉio, kion kuracisto uzas por resanigi malsanulon.
SIN:medicinaĵo, resanigilo

*kuracisto  

MED Medicinisto kiu aktive kuracas homojn: venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana [3].

bestkuracisto  

MED Medicinisto, kiu kuracas bestojn; veterinaro: Yrjö Kokko elektis al si interesan vivtaskon lasante la metion de bestkuracisto por klerigi kaj veki la legantaron [4].

brulkuraci  

Kuraci per bruligo de histoj, kaŭterizi: oni devos brulkuraci du-tri mordojn sur miaj dikfingro kaj mano [5].

infankuracisto  

MED Kuracisto, kiu speciale kuracas infanojn, infanajn malsanojn; pediatro: „ni uzadas por preskaŭ ĉiuj generacioj industrian lakton, ekde la 1970-aj jaroj. Ni jam komencas plivastigi la stomakojn de tiuj infanoj ekde fruaĝo, kaj tiel ili ne lernas senti satiĝon“, klarigis Brazila infankuracisto Marisa Aprille [6].

naturkuraco, naturkuracado

MED Kuracado per metodo rigardata kiel natura: per vegetaĵoj, masaĝoj, dieto...: pli ol 20 fakuloj pri naturkuraco kaj sanoteno el Usono, Koreio, Germanio, Litovio kaj Ĉinio partoprenis [7].

nekuracebla

MED Kiun oni ne povas, ne scias kuraci: (figure) Por am' nekuracebla klopodis mi nur vane! [8].

virinkuracisto, inkuracisto  

MED Kuracisto, kiu speciale kuracas inojn, inajn malsanojn; ginekologo: kiam Jana anoncis al la virinkuracisto sian gravedon, li – surprizita – tuj veturigis ŝin en ginekologiejon en la urbon Opava [9].

tradukoj

anglaj

~i: doctor, treat (medically), attend (a patient), apply remedies; ~ado: (course of) treatment; ~ato: patient; ~ejo: health resort, sanatorium, nursing home; ~ilo: remedy; ~isto: doctor, physician; best~isto: veterinarian; natur~o, natur~ado: natural healer; ne~ebla: incurable; virin~isto, in~isto: gynaecologist, gynecologist.

armenaj

virin~isto, in~isto: գինեկոլոգ.

belorusaj

~i: лячыць; ~ado: лячэньне; ~ato: пацыент, хворы; ~ilo: лякарства, лекі; ~isto: доктар, лекар; best~isto: вэтэрынар.

bulgaraj

~ilo: лекарство; ~isto: лекар; virin~isto, in~isto: гинеколог.

ĉeĥaj

~i: hojit, kurýrovat, léčit, vyléčit; ~ado: léčba, léčení; ~ato: pacient; ~ejo: léčebna, sanatorium, zdravotnické středisko; ~ilo: jiný nástroj léčby, lék (proti); ~isto: doktor, lékař; best~isto: zvěrolékař; ne~ebla: neléčitelný, nevyléčitelný; virin~isto, in~isto: gynekolog, lékař ženský.

ĉinaj

~isto: 医生 [yīshēng].

danaj

eŭskaj

finnaj

francaj

~i: soigner (méd.), traiter (méd.); ~ado: soins (médicaux), traitement (médical); ~ato: patient (méd.); ~ejo: cabinet médical, lieu de soins; ~ilo: remède; ~isto: médecin, docteur (médecin); best~isto: vétérinaire; brul~i: cautériser (à la chaleur); infan~isto : pédiatre; natur~o, natur~ado: naturothérapie; ne~ebla: incurable; virin~isto, in~isto: gynécologue.

frisaj

galegaj

germanaj

~i: behandeln, verarzten; ~ado: Behandlung, Verarzten; ~ato: Patient; ~ejo: Praxis (Arzt-), Arztpraxis, Behandlungsraum, Behandlungszimmer; ~ilo: Heilmittel, Medizin, Arznei; ~isto: Arzt, Mediziner; best~isto: Tierarzt; virin~isto, in~isto: Gynäkologe, Frauenarzt.

grekaj

best~isto: κτηνίατρος; virin~isto, in~isto: γυναικολόγος.

hispanaj

~i: curar, tratar (médicamente), atender (un paciente), administrar medicamentos; ~ado: tratamiento, terapia; ~ato: paciente; ~ejo: ambulatorio, consultorio médico; ~ilo: medicamento, remedio; ~isto: médico, doctor; best~isto: veterinario; natur~o, natur~ado: naturopatía; virin~isto, in~isto: ginecólogo.

hungaraj

~i: gyógyít, meggyógyít, gyógykezel, orvosol; ~ado: gyógyítás, gyógykezel;tés, orvosol;tás; ~ato: páciens, beteg; ~ejo: gyógyintézet, orvosi rendelő; ~ilo: gyógyeszköz; ~isto: orvos, doktor; best~isto: állatorvos; virin~isto, in~isto: nőorvos, nőgyógyász.

idaj

irlandaj

italaj

~ato: paziente; virin~isto, in~isto: ginecologo, ginecologa.

japanaj

virin~isto, in~isto: 婦人科医 [ふじんかい].

katalunaj

malajaj

virin~isto, in~isto: pakar sakit puan.

maltaj

virin~isto, in~isto: ġineloġista.

nederlandaj

~i: genezen, gezond maken, helen; ~ado: behandeling; ~ato: patiënt; ~ilo: medicijn, remedie, geneesmiddel; ~isto: dokter; best~isto: dierenarts; virin~isto, in~isto: gynecoloog, vrouwenarts.

norvegaj

persaj

virin~isto, in~isto: دکتر زنان، پزشک زنان.

polaj

~i: leczyć, kurować; ~ado: leczenie, kuracja, terapia; ~ato: pacjent; ~ejo: szpital, lecznica, sanatorium; ~ilo: lekarstwo, lek, medykament; ~isto: lekarz, doktor; best~isto: weterynarz, felczer (pot.); natur~o, natur~ado: medycyna naturalna; ne~ebla: nieuleczalny; virin~isto, in~isto: ginekolog.

portugalaj

~ato: paciente; best~isto: veterinário; virin~isto, in~isto: ginecólogo, ginecologista.

rumanaj

virin~isto, in~isto: ginecolog, ginecologă.

rusaj

~i: лечить; ~ado: лечение; ~ato: пациент, больной (в зн. сущ.); ~ejo: лечебница, клиника; ~ilo: лекарство; ~isto: врач; best~isto: ветеринар; virin~isto, in~isto: гинеколог.

slovakaj

~i: hojiť, liečiť; ~ado: kúra, liečba; ~ato: pacient; ~ejo: liečebňa; ~ilo: liek; ~isto: lekár; best~isto: veterinár, zverolekár; ne~ebla: neliečiteľný; virin~isto, in~isto: ženský lekár.

svedaj

turkaj

volapukaj


fontoj

1. trad. senlime: La Granda Diktatoro, 2005
2. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro „morto de Zamenhof“, p. 127a
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
4. S. Hämäläinen: Yrjö Kokko, 2003
5. O. Henry, trad. D. J. Harlow: La Elaĉeto de Ruĝa Ĉefo, 2001
6. T. Reis: Eksciu, kiel mamnutrado bonfaras al ĵusnaskito kaj patrino, boavontade.com, 2016
7. Universala Tajĝio-Grupo de Esperanto: 2-a Konferenco de INA, 2005
8. J. Racine, trad. G. Lagrange: Fedra, 1991
9. T. Reis: Du malgrandaj granduloj, Antaŭen, 2002-06 (4:10)

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | kurac.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.40 2019/11/28 21:10:17