*artik/o PV

*artiko

1.
ANA Loko, kie kunligiĝas du ostoj aŭ membroj, tiel ke ili povas moviĝi unu rilate al alia: piedartiko [1]; la tendeno […] sur la artiko de la femuro [2]; vertebra artiko; tordu miajn artikojn, se mi ne diras la veron [3]; [ĝi] ricevis artriton en unu el la flugilartikoj [4]; eleganta piedo, kies artiko estas volvita de blanka bandaĝo [5].
2.
TEK Meĥanika kunligo de du pecoj, kiuj povas moviĝi ĉirkaŭ la punkto de kunligo: unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso [6].
angle:
joint, hinge 1. joint, articulation
beloruse:
сустаў, сучляненьне, шарнір
bretone:
koubl, mell, kenvell pied~o: mell an ufern.
bulgare:
става
ĉeĥe:
kloub
ĉine:
1. 活節 [huójié], 活节 [huójié] 2. 人工关节 [réngōngguānjié], 人工關節 [réngōngguānjié]
france:
articulation
germane:
Gelenk
hebree:
מפרק, פרק
hispane:
articulación
hungare:
csukló 1. izület
itale:
1. giuntura, articolazione 2. giuntura, giunzione, giunto
japane:
関節 [かんせつ], 継手 [つぎて]
katalune:
articulació 1. articulaciò
pole:
kolanko (BOT) 1. staw 2. zawiasa, przegub
portugale:
1. articulação
rumane:
genunchi 1. articulație 2. balama, șarnieră
ruse:
шарнир, колено, сочленение 1. сустав, сочленение
slovake:
kĺb, kĺb, zhyb, článok
svede:
led
tibete:
ཚིགས་
ukraine:
суглоб, зчленування, з’єднання

artikigi, artiki

(tr)
1.
Kunligi per artiko.
2.
(arkaismo) FON Artikulacii: artikigita parolo (kiu estas disigebla en diferencajn precizajn silabojn); la lingvo evoluis ekde la unua artikigita sono ĝis la apero de la skribo [7]. SIN:akcenti2
7. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
angle:
2. articulate, utter
beloruse:
1. злучаць (праз шарнір і да г. п.) 2. артыкуляваць
bretone:
1. koublañ (mellañ), mellañ (koublañ)
ĉeĥe:
skloubit, spojit kloubem
france:
articuler
germane:
2. artikulieren
hispane:
2. articular
hungare:
1. csuklósan köt, csuklósan illeszt 2. artikulál, tagol
itale:
articolare
japane:
関節でつなぐ [かんせつでつなぐ], 分節する [ぶんせつする]
katalune:
1. articular 2. articular
pole:
1. łączyć na zawiasy 2. artykułować
rumane:
1. să se conecteze la pendul 2. pronunța
ruse:
1. сочленять 2. артикулировать
slovake:
spojiť kĺbom
ukraine:
зчленовуватися, з’єднуватися

artikuloj, artikpieduloj

ZOO Senvertebraj animaloj, kies korpo konsistas el ringoformaj segmentoj kaj kies membroj havas plurajn artikojn, ekzemple krustuloj, araneuloj, miriapodoj kaj insektoj; filumo de la bestoj (Arthropoda); artropodoj: iuj insektoj kaj aliaj artikuloj en natura stato foje malfekundiĝas [8].
angle:
arthropods
beloruse:
суставаногія
bretone:
artropoded
ĉine:
節肢動物 [jiézhīdòngwù], 节肢动物 [jiézhīdòngwù], 節支動物 [jiézhīdòngwù], 节支动物 [jiézhīdòngwù]
france:
arthropodes
germane:
Gliederfüßer
hispane:
artrópodos
hungare:
ízeltlábúak
itale:
artropodi
katalune:
artròpodes
latinece:
Arthropoda
pole:
stawonogi
rumane:
artropode
ruse:
артроподы, членистоногие

elartikigi

(tr)
MED Misloki du artikajn ostojn en membro, tiel ke ili ne plu normale moviĝas: elartikigita ŝultro BdV ; unu [malsanulo] ĝemis, al kiu oni ĵus remetis elartikigitan piedon [9].
angle:
to dislocate (a joint)
beloruse:
выбіць (з сустава), зьвіхнуць
ĉeĥe:
vymknout, vymykat, vyvrtnout
france:
déboiter (une articulation), démettre (une articulation), luxer
germane:
ausrenken
itale:
disarticolare, lussare
pole:
nastawiać kości
rumane:
așezați oasele
slovake:
vyvrtnúť
ukraine:
вивихнути

elartikiĝi

(ntr)
MED Gliti ekster la normala artika loko: la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis [10];
angle:
become dislocated
beloruse:
выбіцца (з сустава), зьвіхнуцца
france:
se déboiter (articulation), se démettre (articulation), se luxer
germane:
sich ausrenken
itale:
disarticolarsi, lussarsi
pole:
zwichnąć
rumane:
entorsă

kromartikuloj

ZOO Grupo de mamuloj (Xenarthra) kun kromaj artikoj ĉe la brustaj kaj lumbaj vertebroj, ampleksanta la ordojn Pilosa kaj Cingulata. PRT:dazipo, bradipo, formikmanĝulo
angle:
Xenarthra
beloruse:
няпоўназубыя новасьветныя
ĉine:
貧齒目 [pínchǐmù], 贫齿目 [pínchǐmù]
france:
xénarthres
germane:
Nebengelenktiere, Zahnlose [Säugetierordnung]
hungare:
foghíjas emlősök
itale:
xenartri, edentati
katalune:
xenartres
latinece:
Xenarthra Pilosa Cingulata
pole:
szczerbaki
rumane:
Xenarthra
ruse:
неполнозубые

piedartiko

ANA Artiko inter kruro kaj piedo: la piedartiko de ŝia malgranda piedeto fariĝadis tute ruĝa [11]; Umea nezorge tordis al si la piedon, eĉ piedartiko rompiĝis [12].
angle:
ankle
beloruse:
шчыкалатка, костачка (ступні)
ĉine:
脚脖子 [jiǎobózi], 腳脖子 [jiǎobózi]
france:
cheville
germane:
Fußgelenk, Knöchel
japane:
足首 [あしくび]
pole:
staw skokowy
rumane:
gleznă
ukraine:
гомілковостопний суглоб, кісточка, щиколотка

artikiga punkto

(arkaismo) FON Artikulacia punkto, pozicio.
angle:
articulation point
beloruse:
месца артыкуляцыі
france:
point d'articulation
hispane:
punto de articulación
itale:
luogo di articolazione (fon.)
katalune:
punt d'articulació
pole:
miejsce artykulacji
rumane:
locul de articulare
ruse:
место артикуляции
slovake:
artikulačné miesto v ústach

administraj notoj

krom~uloj: Mankas dua fontindiko.
krom~uloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iga punkto: Mankas dua fontindiko.
~iga punkto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.