*bien/o
*bieno ↝
Kampara terposedaĵo: feŭda, nobela bieno; farmobieno; proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo [1]; kio fariĝis el la malnovaj arĝentaj kaj oraj vazoj en la kestoj, el la bovinoj sur la kampo, el la bieno kaj la kastelo? [2].
tereno, kampo, regiono.
1.
La Nova Testamento, La agoj 28:7.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
- angle:
- land, grounds, estate, property
- beloruse:
- маёнтак
- bretone:
- douar-font, font (douaroù), glad (douaroù)
- ĉeĥe:
- dvůr, grunt, hospodářství, jmění, statek, usedlost
- france:
- fonds (terrain), bien foncier
- germane:
- Landgut, Bauernhof
- hebree:
- אחוזה, נחלה, משק חקלאי
- hispane:
- terreno, bien raíz
- hungare:
- földbirtok, gazdaság
- pole:
- gospodarstwo rolne, zagroda, farma, majątek ziemski
- portugale:
- fazenda
- rumane:
- fermă
- ruse:
- имение, поместье
- slovake:
- statok
bienego
Tre granda bieno: bienegoj bankrotigis la liberajn kamparanojn de la antikva Italujo; redistribuo de la kamparaj bienegoj [3].
3.
José Pina Tuells: Limoj al la esprimlibero,
Kajeroj el la Sudo, n-ro
- beloruse:
- лятыфундыя
- ĉeĥe:
- velkostatek
- pole:
- latyfundia, majątek ziemski
- ruse:
- латифундия
- slovake:
- veľkostatok
bienmastro ↝
Posedanto de bieno: ili tiris ardantan kaleŝon, en kiu sidis la malbona bienmastro, kiu loĝis en ĉi tiu regiono antaŭ pli ol cent jaroj [4].
- beloruse:
- абшарнік, памешчык
- ĉeĥe:
- gruntovník, statkář
- germane:
- Gutsherr
- hebree:
- בעל בית
- pole:
- właściciel ziemski, ziemianin
- ruse:
- помещик
- slovake:
- statkár
bienulo ↝
bienmastro: li ne volas ke lia edzino estu kuiristine vestita, kaj ke mi devos nepre „superi ĉiujn bienulinojn“ [5].
Rim.:
En iuj tekstoj diferenco inter „bienmastro“
kaj „bienulo“ povas
konsisti en tio, ke la unua pli emfaze indikas rilaton inter
homo kaj posedaĵo, dum la dua plie karakterizas la homon
(ties
socian statuson, aspekton ktp).
[Sergio Pokrovskij]
5.
F. Dostojevskij, tr. G. Arosev kaj A.
Korĵenkov: Malriĉaj homoj
- beloruse:
- абшарнік, памешчык
- ĉeĥe:
- gruntovník, statkář
- hebree:
- בעל משק
- pole:
- ziemianin
- ruse:
- помещик
- slovake:
- statkár