3tragik/a

tragika

1.
(pri sorto, situacio ks) Grave kaj neŝanĝeble suferiga, malfeliĉa malĝojiga; akcidente, sensave implikanta en pereon: Argentino, nacio naskita post la fino de la plej kruela kaj tragika ekspluatado kaj konkero de Ameriko, fare de eŭropanoj [1]. maljuna viro ne restis ĉe la aliaj […], kelkajn tagojn poste oni trovis lian kadavron formanĝita, la tragika ironio estas ke li estis fervora naturprotektanto kiu multe laŭdis la savadon de la Komodo-varanoj [2]. VD:aflikta, domaĝa, plorinda, terura
2.
Tragedia: la satiro ne estas, tamen, ridinda, ĝi estas eĉ timiga kaj tragika, kaj la ĉefa arta rimedo en la priskriboj estas gala sarkasmo [3].
1. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 8a
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
angle:
tragic
beloruse:
трагічны
ĉeĥe:
katastrofální, tragický
france:
tragique (fig.)
germane:
tragisch, unheilvoll, unselig, erschütternd
hungare:
tragikus
japane:
悲惨な [ひさんな], 悲劇的な [ひげきてきな]
katalune:
tràgic, funest
nederlande:
tragisch
pole:
tragiczny
portugale:
trágico
ruse:
трагичный, трагический
slovake:
tragický
ukraine:
трагічний

tragiko

Tragika malfeliĉo de iu situacio aŭ okazaĵo: tragikon de la persona morto pliigas la senŝanĝeco de la tera vivo [4]; iom sombra Schwartz, kiu vere komprenas la tragikon de homaj vivoj [5]; sed la tragiko estis, ke Mallarmé tute ne pensis filozofie, t.e. per sia intelekto [6]. VD:plago, katastrofo, tragedio
4. Ludmila Novikova: Ĉielido kun cigna animo, La Ondo de Esperanto, №276 (2017:10).
5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
6. G. Waringhien: Stefano Mallarmé (II), La nica literatura revuo, 1/4, p. 151.
beloruse:
трагічнасьць, трагедыя
germane:
Tragik
pole:
tragedia
ruse:
трагичность, трагедия (fig.)

administraj notoj