*17tragedi/o [1]
*tragedio
- 1.
Teatraĵo, kun malĝoja fino, prezentanta altrangajn homojn, kies malfeliĉoj veku kompaton en spektantoj: la tragedioj de Sofoklo; Hamleto, tragedio en kvin aktoj Ifigenio ; la plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj Hamlet ; gaja kaj ĝojiga historio, komencita per edziĝfesto, subite tragediiĝas: forpasas amata senkulpa filo de la protagonisto [2]; post la verkado de „La tragedio de kokino“ la aŭtoro reiris al Rusio, kiu ŝanĝiĝis al Sovetio dum lia restado en fremdaj landoj[3].
- 2.
- (figure) Terure malfeliĉa okazaĵo: la terura tragedio de la mondmilito; jen la vera kaŭzo de hodiaŭa milito sanguma kaj de ekstrema tragedio de la albanoj de Kosovo[4]; la sinteno de la internacia komunumo al la bosnia tragedio renversis ĉiujn niajn akceptitajn ideojn pri la mondo, pri Eŭropo kaj niaj najbaroj [5]; personaj tragedioj: sinmortigojn, disŝiritajn familiojn, perdon de talentoj [6].
2.
Monato, Firdaus Shukurov: Filmfestivalo en Taĝikio
3. Spomenka Ŝtimec: El la japana tra la ĉina (V. Eroŝenko, Cikatro de amo), Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 21a
4. Bardhyl Mezini: La vera kaŭzo de la milito, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 12a
5. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
6. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
3. Spomenka Ŝtimec: El la japana tra la ĉina (V. Eroŝenko, Cikatro de amo), Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 21a
4. Bardhyl Mezini: La vera kaŭzo de la milito, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 12a
5. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
6. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
- angle:
- tragedy
- beloruse:
- трагедыя
- ĉeĥe:
- tragedie
- france:
- tragédie
- germane:
- Tragödie 2. Unglück, Unheil
- hungare:
- tragédia
- katalune:
- tragèdia
- nederlande:
- tragedie
- portugale:
- tragédia
- ruse:
- трагедия
- slovake:
- nešťastie, tragédia, trúchlohra
- ukraine:
- трагедія
*tragedia
- 1.
- Rilata al tragedio: Eŭripido (eble 486 a.K. - 406 a.K.) estis helena tragedia poeto, post Esĥilo kaj Sofo [7].
- 2.
-
Terure malfeliĉa:
tragedia morto;
mi neniam supozus, ke la momentoj, kiujn vi pasigis sub mia nomo, tiel tragedie finiĝos
IK
;
tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen
ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran,
trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!
Marta
;
la tragedia periodo de amasa ekzilado de ĉeĉenoj fare de Stalin
[8].
tragika
- angle:
- tragic
- beloruse:
- 1. трагедыйны 2. трагічны
- ĉeĥe:
- tragický
- france:
- tragique
- germane:
- 2. tragisch, unheilvoll, unselig, erschütternd
- hungare:
- 1. tragédia- 2. tragikus
- katalune:
- tràgic
- nederlande:
- tragisch
- portugale:
- trágico
- ruse:
- 1. трагедийный 2. трагический
- slovake:
- tragický
- ukraine:
- трагедійний, трагічний
tragediisto
- beloruse:
- трагік
- germane:
- Tragödiendichter
- ukraine:
- трагік (актор)
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Grammaire, 15.