*pasport/o

*pasporto

POL Oficiala legitimaĵo liverita de regno al siaj regnanoj kaj rajtiganta ilin libere vojaĝi eksterlande, ĝuante la protekton de ĝiaj diplomataj reprezentantoj: ties civitanoj [de Usono] vojaĝas de unu oceano al la alia sen pasporto, sen doganoj; ili ridas pri la maljuna, malgranda Eŭropo kun tridek limoj kaj ĉikanoj [1].
1. E. Privat: Federala Sperto, 1958
angle:
 passport
beloruse:
 пашпарт
bretone:
 paseporzh, tremen-hent
bulgare:
 паспорт
ĉeĥe:
 cestovní pas, pas, průvodní list
france:
 passeport
germane:
 Pass, Reisepass
hispane:
 pasaporte
hungare:
 útlevél
nederlande:
 reispas, paspoort
pole:
 paszport
portugale:
 passaporte
ruse:
 паспорт
slovake:
 sprievodný list
svede:
 pass
tibete:
 ཕྱི་བསྐྱོད་ལག་དེབ་
turke:
 pasaport
ukraine:
 паспорт

senpasportulo

POL Senpasporta vojaĝanto aŭ loĝanto en fremda lando, kies restado sekve estas konsiderata eksterleĝa: ĉe la landlimo la senpasportulo devis kuŝi sur la malantaŭa benko de l' aŭto, sub kovrilo ŝajnigi dormanton, tiel ke oni ne povis vidi lian vizaĝon [2]. SIN:senpaperulo
2. S. Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997:8, p. 5a
bulgare:
 човек без документи
france:
 clandestin (subst.), sans-papier
germane:
 Passloser
hungare:
 útlevéllel nem rendelkező
nederlande:
 mens zonder papieren

diplomatia pasporto, diplomata pasporto

POL Pasporto, kiun regno donas al siaj oficantaj diplomatoj, kaj kiu ordinare provizas al ili diplomatan netuŝeblecon: mi povis prezentigi min en la palacon, dank' al mia diplomatia pasporto kaj al mia oficiala titolo [3]; la flugbiletoj, la diplomata pasporto, la fasko da dolaroj, la vojaĝĉekoj, eĉ la kreditkarto – verŝajne senutila en Sovetio – ĉio troviĝis ĝustaloke [4].
3. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
4. J. Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
france:
 passeport diplomatique

administraj notoj

sen~ulo: Mankas dua fontindiko.