*kroz/i UV

*krozi

(ntr)
1.
SHI Navigi zigzage, esplorcele: mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton, unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaŭ mi kuraĝiĝis, kaj veturis ĉirkaŭ mia insulo [1].
a)
MIL (pri militŝipo, kaperistoj) Veturi zigzage en iu regiono por kontroli la trafikon: li estas postenigata sur la krozŝipon Invincible kaj ekiras al Ŝanghajo [2].
b)
Veli zigzage kontraŭ la vento, t.e. boardi: leviĝis neforta vento, sed rekte en kontraŭa direkto, ni krozis kaj krozis, kaj fine […] atingis Korsoron [3].
c)
(pri ŝipopasaĝero) Veturi sur ŝipo plezurcele, turismocele: li krozis sur tre luksa ŝipo de entreprenisto [4]; krozeti per kutro laŭ apuda rivero [5]; dum la krozado la glacirompilo haltas en la maro por ellasi kuraĝemulojn, vestitajn per akvoimunaj varmokostumoj [6]; [li] krozis en maroj kaj estis fine de la 1950aj jaroj en Kubo [7].
2.
(figure) Zigzagi esplore en iu areo: tri vulturojn […] kroze ŝvebis en la alto antaŭsentante baldaŭan regalon [8]; (figure) foje-foje krozis tra la cerbo imago pri beleta ĉambro kun pelargonio en la fenestro, sed baldaŭ ĝi formortis [9].
a)
por kontroli: germanaj aeroplanoj krozadis super la bombarditaj pozicioj [10]; la policaŭto pasis kaj krozis plu [11]; (figure) la recenzanto kontrolis ne nur tiujn ĉi malmultajn sekciojn, krozante tra la paĝoj, li trovis interesan ekzemplon [12]. SIN:patroli1
b)
por turismi: en la taksion venis frenezulo, kiu ne povis klarigi, kiel li deziras veturi, sed Blagovest krozis tra la tuta urbo [13]. VD:vagi
c)
RET sen difinita celo tra Tut-Tera Teksaĵo: [per TTT] oni povas krozi tra multaj urboj de la mondo [14]; malgranda poŝkomputileto, kiu [ebligas] krozi en Interreto, kontroli vian retpoŝton, sendi tekstomesaĝojn [15]. SIN:navigi2, retumi, surfi2
angle:
1.a *cruise (of warships)
beloruse:
крэйсіраваць, курсаваць, кружыць
ĉeĥe:
křižovat
france:
1.a *croiser (en p. d'un navire militaire) 1.c croiser (en p. d'un bateau de plaisance), naviguer (en p. d'un bateau de plaisance), naviguer (à bord d'un bateau de plaisance), faire une croisière 2.b déambuler, se balader, vadrouiller
germane:
1.a kreuzen (patrouillieren) 1.c eine Kreuzfahrt machen 2.a patrouillieren 2.b umherstreifen
hungare:
1.a cirkál
itale:
1.a incrociare (mil.), battere (pattugliare) 1.c incrociare (mar.), fare una crociera 2.b navigare (internet)
japane:
巡航する [めぐりわたるする], 遊弋する [あそ弋する]
nederlande:
1.a kruisen (laveren), laveren 1.c een cruise maken 2.b surfen (Internet)
pole:
krążyć (na morzu), patrolować 1.a *krążyć (o okrętach)
portugale:
1.a cruzar (diz-se de navio)
rumane:
circulate (pe mare), patrulare
ruse:
1.a *крейсировать
slovake:
hliadkovať, križovať, patrolovať
ukraine:
крейсувати

krozo

Ago krozi; krozveturo: sestagaj transatlantikaj krozoj […] kostos inter 3100 kaj 41 000 eŭrojn [16].
16. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj, 2004
beloruse:
крэйсіраваньне
ĉeĥe:
křižování
france:
croisière, balade, vadrouille, drague
germane:
Kreuzen, Kreuzfahrt
pole:
rejs
rumane:
croazierã
slovake:
križovanie

krozanto

Turisto partoprenanta krozadon: novaj krozantoj komencos siajn aventurojn, dum krozintoj aŭtobusos al la flughaveno [17].
germane:
Kreuzfahrer (Tourist)

krozilo

KOMP Foliumilo: retumi kiam ajn kaj kie ajn per la makintoŝa krozilo Safari [18]; simple funkciigu vian krozilon kaj iru al www.volapug.net [19].
18. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko, 2008
19. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
beloruse:
браўзэр
ĉine:
浏览器 [liúlǎnqì], 瀏覽器 [liúlǎnqì], 浏览者 [liúlǎnzhě], 瀏覽者 [liúlǎnzhě]
france:
butineur, navigateur (programme informatique)
germane:
Browser
hungare:
böngésző (program)
itale:
browser
nederlande:
bladeraar
pole:
przeglądarka internetowa
rumane:
navigator web
ruse:
браузер

krozisto JED , krozanto PV

(evitinde)
=krozŝipo

administraj notoj

~isto , ~anto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.