2bakteri/o PV

bakterio

BAK Mikroskopa vivulo, kiu kaŭzas fermentadon, putradon, puson kaj diversajn malsanojn: ĉe bakterioj plioftiĝas la kapablo rezisti antibiotikojn [1].
1. V. Lemelev: Malamikoj de bakterioj, Monato, jaro 2000a, numero 1a, p. 14a
angle:
bacterium
beloruse:
бактэрыя
bulgare:
бактерия
ĉeĥe:
bakterie
ĉine:
細菌 [xījūn], 細菌繁殖 [xījūnfánzhí]
france:
bactérie
germane:
Bakterie
greke:
βακτήριο
hebree:
בַּקטֶרִיָה
hispane:
bacteria
hungare:
baktérium
indonezie:
bakteri
japane:
バクテリア, 細菌 [さいきん]
katalune:
bacteri
nederlande:
bacterie
perse:
باکتری
pole:
bakteria
ruse:
бактерия
slovake:
baktéria
svede:
bakterie
ukraine:
бактерія

cianobakterioj

BAK Bakterioj kapablaj je fotosintezo, aperantaj kiel maldika blu-verda tavolo sur akvo aŭ en aliaj lokoj; bluaj algoj (Cyanobacteria): laŭ la supra evolua historio, Prokloro ja estas ano de la cianobakterioj [2].
2. J. Badger: biologia klasifiko, soc.culture.esperanto, 1999-12-04
beloruse:
цыянабактэрыі
ĉine:
蓝藻 [lánzǎo], 蓝藻界 [lánzǎojiè]
france:
cyanobactérie
indonezie:
sianobakteri
japane:
シアノバクテリア
katalune:
esquizofícies, cianofícies, cianobacteris
latinece:
Cyanobacteria
ukraine:
синьо-зелені бактерії

administraj notoj