stapl/o PV

staplo

1.
Amaso da objektoj (precipe konstrumaterialoj, hejtligno ktp), metitaj unuj sur aliajn kaj aranĝitaj en vicon: staplo da traboj, tabuloj, brikoj, libroj; dika staplo da masinskribitaj paper-folioj [1]; iom rekolektinte la spiron, li kuŝigis unu el la lignopecoj surbraken por meti ĝin sur la staplon [2]. VD:stako2, kolono1.c
2.
KOMP Dinamika datumstrukturo, ofte rekte realigita per procesoraj komandoj, ĉe kiu oni povas aldoni kaj relegi novajn objektojn nur supre: procesoroj liveritaj sur kartetoj, sur kiuj estas la staplomemoro [3]; la kerno uzis teknologion de ekstervica plenumo de komandoj, novan skemon de komutado de staplo kaj nova ĉefbuso [4]; staplo estas memorilo, kiu staras inter procesoro kaj pli granda, sed malpli rapida memorilo [5]. SIN:stako3VD:atendovico, bufro2
1. La Genia Kavaliro Don-Kiĥoto De Mancujo
2. Jan Fridegård, tr. Ferenc Szilágyi: La Arbino, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001
3. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
4. Alpha
5. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro, 2012
angle:
pile, stack 2. stack
beloruse:
стос, пачак
ĉeĥe:
sklad zboží, skladiště, srovnaná hromada
france:
empilement, pile (empilement) 2. pile
germane:
Stapel 2. Stapelspeicher, Stack, Kellerspeicher
hispane:
montón, depósito, pila
hungare:
rakás
japane:
保管倉庫 [ほかんそうこ], 貨物置場 [かもつおきば], キャッシュメモリ
katalune:
pila, munt
nederlande:
stapel
ruse:
стопа, стопка, штабель, пачка
slovake:
sklad pre stohový tovar (čakajúci na predaj alebo návrat)
ukraine:
склад, комора, пакгауз, база, пакет (програм для виконання)

stapli

(tr)
Surmetadi en staplon: ankoraŭ kompletaj brikoj (en postbombada ruino) estis staplitaj [6]; alte kvalifikita teknikisto ekzemple nun en la arkivo staplas ĵurnalojn [7]; ligna staplebla kofro, kiu taŭgas hotelĉambre kiel tirkesto [8]; la svisa registaro staplas (stokas) vakcinon por proksimume ok milionoj da personoj [9]; (figure) en lia memoro estis staplita neelĉerpebla sortimento de instruaj historioj [10].
6. Günter Grass, tr. Wolfgang Kirschstein: Tri ĉapitroj el la romano de Grass, La Ondo de Esperanto, n-ro 61 (1999:11), p. 11.
7. Stefan Maul: Estimataj gelegantojMonato
8. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
9. Monato, Marteno Ecott: Planoj senmaskigitaj, 2007
10. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
beloruse:
складваць у стос, штабэляваць
ĉeĥe:
narovnat do skladu, skladovat, stohovat
france:
empiler
germane:
stapeln, aufschichten
hispane:
almacenar, amontonar, apilar
japane:
倉庫に集積する [そうこにしゅうせきする], 置場に積む [おきばにつむ]
ruse:
штабелевать, штабелировать, укладывать в штабель
slovake:
skladovať, stohovite naukladať, ukladať
ukraine:
зберігати товари на складі, складувати

administraj notoj