stak/o [1]
stako
- 1.
Amaso da pajlo aŭ da kunrastita fojno aŭ da grengarboj ktp: fojnostako; sur la alia flanko de la grenejo kreskis la pajlo je stakoj, similantaj flaveblankajn montarojn VRA ; li haltigis la aŭton malantaŭ […] la pajlostakoj VRA ; en malfrua aŭtuno la fumo de la karbigstakoj kuŝis kiel nebulamasoj super la arbaro InfanTorent2 ; la formikoj fervore kuradis sur siaj stakoj InfanTorent2 .
- 2.
- Aro da samformaj objektoj, metitaj unuj sur la aliajn, staplo, kolono1.c: dika stako de manuskriptoj MkM ; [videblis] bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj MkM ; Jano forprenis de sur seĝo stakon da libroj ChV ; [li] eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton ChV ; (figure) mi jam ŝvitante kaj blasfemante ellernis la senfinan stakon da esperantaj tabelvortoj – kiu, kio, kies, tiu, tio kaj tiel plu DKo .
- 3.
Inversvica memoro, datumstrukturo ebliganta aldoni aŭ depreni anojn, kondiĉe ke la ordo de deprenoj estas inversa al tiu de la aldonoj (t.e. el ĉiuj elementoj ĉiam atingeblas nur la plej ĵuse aldonita el la ankoraŭ ne deprenitaj): surstakigi datumon (laŭ la metaforo, la aldonata datumo trafas „sur la pinton“ de la stako); elstakigi datumon (legi el stako).
staplo2
- angle:
- stack fojno~o: haystack. 2. pile sur~igi datumon: push. el~igi datumon: pop.
- beloruse:
- fojno~o: стог саломы. 1. стог, скірда 2. кіпа, стопка, стос 3. стэк
- ĉeĥe:
- zásobník, zásobníková paměť
- france:
- fojno~o: meule de foin. meule de paille. 1. meule (foin, etc.) 2. pile (assiettes, livres, etc.) sur~igi datumon: empiler une donnée. el~igi datumon: dépiler une donnée. 3. pile (structure de données)
- germane:
- fojno~o: Heuhaufen. karbig~o: Meiler. 1. Haufen 2. Stapel 3. Stapelspeicher, Kellerspeicher, Stack
- hungare:
- fojno~o: szalmakazal. szalmakazal. 1. kazal 2. halom sur~igi datumon: adatot verembe ír. el~igi datumon: adatot veremből kiolvas. 3. verem (adaté)
- nederlande:
- 1. hooiopper 2. stapel 3. stapelgeheugen
- pole:
- 1. stóg, sterta 2. stos, sterta 3. stos
- ruse:
- fojno~o: стог сена. омёт соломы. 1. стог, скирда 2. кипа, стопка sur~igi datumon: поместить в стек . el~igi datumon: считать со стека . 3. стек, магазин
- slovake:
- hranica, kopa, stoh
- ukraine:
- стіг, скирта, копиця, стіс, штабель, стопа, купа, гора, оберемок, склад
1.
F. Fulcher, B. Long: English-Esperanto dictionary, 1921-1925