*flar/i UV
*flari
(tr)
- 1.
- Senti odorojn per la nazo: la hundo flaris leporon; Okulojn ili havas, sed ne vidas, ⫽ Orelojn ili havas, sed ne aŭdas, ⫽ Nazon ili havas, sed ne flaras [1]; li (Jakobo) alproksimiĝis kaj kisis lin, kaj tiu (Isaako) flaris la odoron de liaj vestoj [2].
- 2.
- Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari: hundo flaras sur la vojo; la rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin [3].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 115:5,6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:27
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:27
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
- angle:
- smell (something)
- beloruse:
- 1. адчуваць пах 2. нюхаць, абнюхваць
- ĉeĥe:
- čichat
- ĉine:
- 1. 闻 [wén] 2. 嗅 [xiù]
- france:
- flairer, renifler (une odeur), sentir (flairer)
- germane:
- 1. riechen, wittern 2. riechen an, hinriechen
- hispane:
- oler
- hungare:
- 1. szagol 2. szaglászik
- japane:
- 感じる [かんじる], 嗅ぐ [かぐ], 嗅ぎ分ける [かぎわける]
- nederlande:
- ruiken
- portugale:
- 1. cheirar 2. farejar
- ruse:
- 1. обонять, чувствовать запах, чуять 2. нюхать
- slovake:
- voňať, ňuchať
- ukraine:
- нюхати, чути (носом), чути
flaro
- 1.
- Ago flari, flarado: bebo trovas sekuriĝon en la tuŝo, flaro aŭ mordo [4]; tiu verko portos en vian hejmon la flaron (prefere odoron) de printempa Parizo [5].
- 2.
- Flarpovo: dank’ al sia neerariga flaro de amanta virino, Beatrico sen malfacileco rekonis, ke […] barilo jam staris inter la novaj geedzoj [6]; Stefano, ke vi estas tro racia Mankas al vi flaro [7]; en la cerbo mem la partoj rilatantaj la flaron reduktiĝis, kaj tiuj pri la vido vastiĝis [8].
4.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- angle:
- act of smelling, sense of smell
- beloruse:
- нюх
- ĉeĥe:
- čich
- germane:
- 1. Riechen 2. Geruchssinn
- japane:
- , においを嗅ぐこと [においをかぐこと]
- slovake:
- čuch
- ukraine:
- нюх, чуття
flarado
- Ago flari: per mallonga flarado blinda hundo tuj rekonas sian mastron; la sento de flarado estis ĉe li disvolvita en plej alta grado [9]; violoj estas por la vidado, por la flarado kaj por la palpado, diris al mi la elfo [10].
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
- angle:
- act of smelling
- beloruse:
- абнюхваньне
- ĉeĥe:
- čichání
- germane:
- Riechen, Wittern
- hungare:
- szagolás
- japane:
- においを嗅ぐこと [においをかぐこと]
- nederlande:
- ruiken (z.nw.)
- ruse:
- обнюхивание
- slovake:
- čuchanie
antaŭflari
(tr)
- Anticipe flari: (figure) mi antaŭflaras lin ĉi tie [11].
- angle:
- smell beforehand
- beloruse:
- вынюхваць, разьнюхваць
- france:
- flairer d'avance, suspecter, subodorer
- germane:
- einen Riecher haben
- ruse:
- чуять загодя, предчувствовать
- ukraine:
- винюхувати
ĉirkaŭflari
(tr)
- angle:
- smell all around
- beloruse:
- абнюхваць
- france:
- flairer (de toutes parts), renifler (tr., de toutes parts)
- germane:
- beschnüffeln, beschnuppern
- hebree:
- לרחרח מסביב
- ruse:
- обнюхать, обнюхивать
enflari
(tr)
- angle:
- breathe in (as a smell)
- beloruse:
- удыхнуць, уцягнуць носам
- ĉeĥe:
- nasát nosem, včichnouti, šňupat
- ĉine:
- 嗅 [xiù]
- france:
- renifler (aspirer qc par le nez), prendre une prise (de tabac)
- germane:
- schnuppern, schnüffeln
- hungare:
- felszippant, beszippant
- japane:
- においを吸い込む [においをすいこむ]
- ruse:
- втянуть носом
- slovake:
- nadýchnuť (nosom), zavoňať
- ukraine:
- вдихати носом, нюхати
flarpovo, flarkapablo
- Senso, per kiu oni perceptas odorojn: vi estas por mi kiel hundino, kiu perdis la flarkapablon [15]; ekestis multaj soifantoj nuntempe, kaj ĉiuj havis bonan flarpovon (por trovi trinkaĵon) [16].
15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
16. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
16. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
- angle:
- sense of smell
- beloruse:
- нюх
- ĉine:
- 嗅覺 [xiùjué], 嗅覺 [xiùjué]
- france:
- flair, odorat
- germane:
- Riechsinn, Geruchssinn
- hispane:
- olor
- hungare:
- szaglás
- nederlande:
- reukzin
- ruse:
- нюх, обоняние, чутьё
