*sag/o MT

*sago

1.
Vergeto kun ŝtona aŭ metala pinto, kiun oni pafas, ekz. per pafarko aŭ blovtubo: li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron [1]; li jam kapablis rajdi ĉevalon kaj depafi sagon sambone kiel multaj maturuloj [2]; verŝi de malproksime sagopluvegon sur la kapojn de […] malamikoj [3]; specialistoj kun spertoj en kaptado de sovaĝaj bestoj per blovtuboj kaj narkotigaj sagoj embuskis [4]. VD:arbalesto
2.
Sagoforma streko kun triangula ekstremo, simbolo de direkto aŭ de movo: la vortoj komenciĝas en la ĉeloj markitaj per sago [5].
3.
MAT[6] (de arko de cirklo) Plej granda streko orte liganta la arkon al la ŝnuro ĝin substreĉanta; la longo de tia streko: sago estas segmento de radiuso; la sago de arko detranĉita de centra angulo kun mezuro `alpha` estas porporcia al `1-cos(alpha//2)`.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
2. Artur Lundkvist, trad. Bertil Nilsson: La volo de l'ĉielo
3. Monato, Judit Felszeghy: Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo, 2008
4. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 2006
5. Vladimir Vyĉegĵanin: Vintra enigmo, La Ondo de Esperanto, 2002:2
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
angle:
arrow 3. sagitta
beloruse:
страла, стрэлка
bulgare:
стрела 2. стрелка
ĉeĥe:
šipka, šíp
ĉine:
箭头 [jiàntóu], 箭頭 [jiàntóu], 矢 [shǐ], 箭 [jiàn], 菆 [zōu]
france:
flèche
germane:
Pfeil
hispane:
1. flecha 2. flecha, indicación 3. flecha, sagita
hungare:
1. nyíl 3. nyíl(ás), szagitta
itale:
1. freccia 3. senoverso
katalune:
1. fletxa, sageta 2. fletxa, indicació 3. versinus
nederlande:
pijl
pole:
strzała 1. strzała 2. strzałka 3. wysokość (odcinka koła), strzałka (odcinka koła)
portugale:
flecha
rumane:
săgeată 1. săgeată 2. săgeată 3. înălțimea (secțiunii cercului), săgeată (segment de cerc)
ruse:
1. стрела 3. стрелка, сагитта
slovake:
šíp, šípka
svede:
pil

Sago [7] (Sge)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Sagitta): NGC 6839 estas grupo de steloj en konstelacio Sago [8].
7. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
8. Vikipedio, NGC 6839
angle:
Sagitta
beloruse:
Страла (сузор’е)
ĉine:
天箭座 [Tiānjiànzuò]
france:
Flèche (constellation)
germane:
Pfeil (Sternbild)
hispane:
Sagitta, la Flecha
japane:
[や], 矢印 [やじるし], 矢線 [やせん]
latinece:
Sagitta
pole:
Strzała (gwiazdozbiór)
rumane:
Săgeata (constelație)
tibete:
མདའ་
ukraine:
стріла

sagi

1.
(tr)
Celi, eventuale trafi per sagĵeto: dio estas vi, ho Eros, se per sago vi pafas paron, sed se vi nur unu solan sagas, dio ne estas vi [9].
2.
(ntr)
Rapidegi, pafiĝi: la sitelo […] sagis malsupren en la ŝakton MortulŜip; Pelita ŝipo sagas rapide / Tra l' kosmovastoj [10].
9. Ruffinos, trad. K. Kalocsay: Tri Epigramoj, en: Tutmonda Sonoro, 1981
10. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
beloruse:
1. пускаць стралу, цэліць стралой 2. імчацца стралой, ляцець стралой
ĉeĥe:
letět jako šíp, rychle utíkat
ĉine:
2. 弹动 [dàndòng], 彈動 [dàndòng]
france:
1. flècher 2. filer (comme une flèche)
germane:
1. mit einem Pfeil abschießen 2. schnellen
hispane:
1. disparar una flecha 2. salir rápido (como una flecha)
japane:
矢のように飛ぶ [やのようにとぶ]
pole:
rzucić się jak strzała
rumane:
aruncă-te ca o săgeată
slovake:
letieť ako šíp
ukraine:
кинутися стрілою, мчати стрілою

sagujo

Ingo, sako aŭ kesto, en kiu oni portas sagojn: prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon [11].
beloruse:
калчан, тул
bulgare:
колчан
ĉeĥe:
toulec
ĉine:
箭囊 [jiànnāng], 箭筒 [jiàntǒng], 箭袋 [jiàndài]
france:
carquois
germane:
Köcher
hispane:
carcaj
hungare:
tegez, puzdra
itale:
faretra
japane:
矢筒 [やづつ], えびら
katalune:
carcaix
pole:
kołczan
rumane:
tolbă
ruse:
колчан
slovake:
futrál na šípy, puzdro, tulec
svede:
koger
ukraine:
сагайдак

administraj notoj