Dominik/o PIV1
Dominiko
Vira antaŭnomo latindevena: jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo, […] la unuan fojon iras en la maron [1]; pentraĵoj: sankta Dominiko, paroĥa preĝejo en Bohuslavice [2].
Rim.:
Ekzistas ankaŭ insulo en la Kariba Maro kun la nomo Dominiko.
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el
Odeso)
2. Vikipedio, Jan Bochenek
2. Vikipedio, Jan Bochenek
- angle:
- Dominic
- beloruse:
- Дамінік
- france:
- Dominique (masc.)
- germane:
- Dominik, Dominic
- itale:
- Domenico
- japane:
- ドミニク
- pole:
- Dominik
- portugale:
- Domingos
- ukraine:
- Домінік
dominikano PV
Ano de monaĥa ordeno fondita en 1215 de sankta Dominiko el Guzmano, sin dediĉanta precipe al prediko, instruo, studo: Pio la 5-a […] fariĝis dominikano kaj pastriĝis en 1528 [3]; la manlibro por la inkviziciistoj verkita de la dominikanoj Kramer kaj Spenger [4].
3.
Vikipedio, Pio la 5-a
4. Monato, Armando Zecchin: La sorĉistin-persekutoj: rerigardo kaj reinterpretoj
4. Monato, Armando Zecchin: La sorĉistin-persekutoj: rerigardo kaj reinterpretoj
- angle:
- Dominican
- beloruse:
- дамініканін
- france:
- dominicain
- germane:
- Dominikaner
- hispane:
- dominico, dominicano
- hungare:
- domonkosrendi, dominikánus
- itale:
- domenicano
- katalune:
- dominic
- pole:
- dominikanin
- portugale:
- dominicano
- ruse:
- доминиканец
- slovake:
- dominikán