prezident/o PIV1

prezidento

POL Respublikestro, prezidanto de respubliko, ŝtatprezidanto: la 15an de decembro en Makedonio enoficiĝis nova prezidento [1]; la novajn mondĉampionojn gratulis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus kaj lia edzino Alma, oficiala protektanto de la aranĝo [2]; li estas verŝajne la sola persono en la mondo, kiu estis prezidento de du diversaj ŝtatoj ― li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en 1991 [3].
Rim.: Prezidento estas speciala statuso por prezidanto, same kiel studento por studanto.
1. Evgeni Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj, Monato, 2000/03, p. 10
2. Laimius Stražnickas: Monda ĉampionado de dancoj, Monato, 2000/05, p. 17
3. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
angle:
president (of a country)
beloruse:
прэзыдэнт (дзяржавы)
ĉeĥe:
státní prezident
ĉine:
大总统 [dàzǒngtǒng], 大總統 [dàzǒngtǒng], 总统 [zǒngtǒng], 總統 [zǒngtǒng]
france:
Président (de la République)
germane:
Präsident
indonezie:
presiden
japane:
大統領 [だいとうりょう]
nederlande:
prezident
pole:
prezydent
rumane:
președinte
slovake:
štátny prezident
tibete:
སྲིད་འཛེ་པོ་
ukraine:
президент

administraj notoj