dominik/o

Dominiko [1]   Dominiko [1]   Dominiko [1]   Dominiko [1]   Vikipedio

1.  
GEOGPOL Lando en la Kariba Maro en la samnoma insulo kun ĉefurbo Roseo, teritorio de Komunumo Dominiko: kiel insula regno Dominiko ne havas landlimojn, ĝin ĉirkaŭas la Kariba Maro, Dominiko havas areon de 754 km² [2]. (DM)
2.  
GEOG Insulo en la Kariba Maro: famaj insuloj Alventaj interalie estas Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko, Sankta Lucio kaj Sankta Vincento [3].
Rim.: Ekzistas ankaŭ antaŭnomo Dominiko.
1. Oficiala Informo de AdE, numero 12
2. Vikipedio, Dominiko
3. Vikipedio, Alventaj Insuloj
angle:
Dominica
bulgare:
Доминика
france:
Dominique
germane:
Dominica
pole:
1. Dominika, Wspólnota Dominiki 2. Dominika

administraj notoj