*reĝ/o
*reĝo ↝
- 1. ↝
Dumviva, ordinare hereda, regnestro: la regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [1]; la filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj [2]; la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis [3]; via reĝa moŝto [4]; la reĝo de Sodom [5]; Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj [6]; diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando [7]; ĉevalo la reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro [8]; li fariĝos reĝo super la tuta lando [9]; la kastelo de la reĝo [10]; la […] juna princo edziĝis […] kaj estis proklamita heredonto de la reĝo [11]; esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso al Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo [12]; (frazaĵo) de nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos PrV ; (figure) la homoj, tiuj ĉi reĝoj de la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn EE ; (figure) reĝo de bestoj (leono) Hamlet .
monarĥo
- 2. ↝
La plej altranga figuro en ŝakludo: la nigra, la blanka reĝo; la nomo de ŝako estas: reĝo, soldato, damo, […] kuriero, […] ĉevalo, […] turo [13].
- 3. ↝
Ludkarto prezentanta reĝon: karoa reĝo [14]; se ni havas ason de pikoj, ni ne rajtas preni ason aliembleman […] sed ja ajnan karton (3, 6, 9, eventuale reĝon, fanton ...) de pikoj [15].
ĵokero, aso, reĝino, damo, fanto
figuro
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:22
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:8
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:11
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
14. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
15. Monato, Roberto Pigro: Trufludo

- angle:
- king
- beloruse:
- 1. кароль, цар 2. кароль 3. кароль
- ĉine:
- 王 [wáng]
- france:
- roi de nehavanto eĉ ~o nenion ricevos: la plus belle fille du monde ne peut donner que ce qu'elle a
- germane:
- König
- hinde:
- 1. राजा [rājā]
- hispane:
- rey
- hungare:
- király de nehavanto eĉ ~o nenion ricevos: ahol nincs, ott az Isten sem vesz
- indonezie:
- raja
- nederlande:
- koning
- pole:
- de nehavanto eĉ ~o nenion ricevos: z pustego i Salomon nie naleje 1. król 2. król 3. król
- portugale:
- rei
- ruse:
- de nehavanto eĉ ~o nenion ricevos: на нет и суда нет 1. король, царь 3. король
- volapuke:
- reg
reĝo de reĝoj ↝
Honora nomo de reganto, precipe fama kiel titolo de antikvaj persaj reĝoj: li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Reĝo de reĝoj [16]; la etiopia vic-reĝo sin opinias egala al la reĝo de l' reĝoj [17].
Rim.:
Fakte tio estas alia maniero esprimi la ideon
imperiestro.
[Sergio Pokrovskij]
16.
La Nova Testamento, Apokalipso 17:14
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
- angle:
- king of kings
- france:
- roi des rois
- hispane:
- rey de reyes
- hungare:
- királyok királya
- indonezie:
- maharaja, raja segala raja
- nederlande:
- heer der heren
- pole:
- szachinszach
- portugale:
- rei dos reis
- ruse:
- царь царей
*reĝa
- Apartenanta al reĝo, rilata al reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min [18]! reĝa palaco PrV ; reĝa aklamado [19]; reĝa urbo [20]; Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono [21]; lreĝa barĝo, kiun veturigis 78 remistoj kaj kiun komandis reĝino Maria la 1a [22].
18.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 23:21
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 27:5
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 1:46
22. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio

- royal
- beloruse:
- каралеўскі, царскі
- france:
- royal
- germane:
- königlich
- hispane:
- regio, real
- hungare:
- királyi via ~a moŝto: felséged
- nederlande:
- koninklijk
- pole:
- królewski
- portugale:
- real, régio, realengo
- ruse:
- королевский, царский
reĝi
(ntr)
- 1.
- Esti reĝo, posedi la reĝan potencon: la tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj [23]; tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super 127 landoj [24]; anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa [25]; en la Respubliko [de Ambaŭ Nacioj] reĝo reĝas sed ne regas [26]; inter la blinduloj reĝas la strabuloj PrV .
- 2. ↝
- (figure) Regi 1.d: tie la akvoj reĝasB ; reĝis plena mallaŭtoB ; la frazo reĝas super la spiritoj de la homoj terura loko, kie la vivo ne ekzistas, kie absolute reĝas la morto [27].
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 11:42
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:1
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 15:8
26. Vikipedio, Respubliko de Ambaŭ Nacioj
27. Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko: En la Tombo

- reign, rule
- beloruse:
- валадарыць, панаваць
- france:
- régner inter la blinduloj ~as la strabuloj: au royaume des aveugles les borgnes sont rois
- germane:
- regieren, herrschen inter la blinduloj ~as la strabuloj: unter den Blinden ist der Einäugige König 1. regieren (als König), herrschen (als König)
- hispane:
- reinar inter la blinduloj ~as la strabuloj: en el país de los ciegos, el tuerto es el rey 1. reinar
- hungare:
- uralkodik inter la blinduloj ~as la strabuloj: vakok között félszemű a király 1. uralkodik (mint király)
- indonezie:
- 2. mengatur 2. kuasamenguasai
- nederlande:
- regeren
- pole:
- 1. królować 2. królować, panować, władać, rządzić
- portugale:
- inter la blinduloj ~as la strabuloj: em terra de cego quem tem um olho é rei 1. ser rei, reinar 2. reinar
- ruse:
- inter la blinduloj ~as la strabuloj: на безрыбье и рак рыба 1. царить, царствовать 2. царить
reĝino
- 1.
- Virino, kiu reĝas: la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono [28]; la reĝino de la feinoj [29].
- 2.
- La edzino de reĝo: la reĝo ekamis Esteron […] kaj faris ŝin reĝino [30]; la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo [31]; la reĝino duonkuŝis sur divano inter molaj kusenoj [32].
- 3. ↝
Ŝakpeco, kiu moviĝas kiel kuriero kaj kiel turo: ŝako de freneza reĝino [33].
damo2
- 4. ↝
Ludkarto figuranta reĝinon: la malica reĝino de kero [34]; reĝo, reĝino, fanto valoras po 10 poentojn [35].
damo3
ĵokero, aso, reĝo, fanto
figuro
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:1
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 2:17
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
32. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 14a, ruzo kontraŭ ruzo
33. Vikipedio, Ŝako
34. Vikipedio, Alice in Wonderland (filmo de 1951)
35. Vikipedio, Dudek unu (kartludo)

- queen 3. queen
- beloruse:
- 1. каралева, царыца 2. каралева, царыца 3. фэрзь 4. дама (у картах)
- bretone:
- 3. rouanez (echedoù)
- ĉeĥe:
- 3. dáma, královna 3. dáma, paní
- france:
- reine 3. dame (au jeu d'échecs)
- germane:
- Königin 3. Dame
- hispane:
- reina 3. dama, reina
- hungare:
- 1. királynő 2. királyné 3. királynő (sakkban) 4. dáma
- indonezie:
- 1. rani, ratu 2. permaisuri, rani
- itale:
- 3. donna (scacchi)
- katalune:
- 3. dama
- nederlande:
- koningin 3. koningin (in schaakspel)
- okcidentfrise:
- keningin
- pole:
- 1. królowa 2. królowa 3. królowa, hetman 4. dama, królowa
- portugale:
- 1. rainha 2. rainha 3. dama (xadrez) 4. rainha, dama
- ruse:
- 1. королева, царица 2. королева, царица 3. ферзь 4. дама (в картах)
- volapuke:
- jireg
*reĝido ↝
- Filo de reĝo: estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino [36]; budho en la sanskrita signifas „vekiĝinta“, [ĝi] estis la kromnomo de la reĝido Siddharta Gotama (623-544 a.K.) [37].
36.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, reĝidino sur pizo
37. Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio
37. Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio
- angle:
- prince
- beloruse:
- каралевіч, царэвіч
- france:
- prince (fils de roi)
- germane:
- Königssohn, Prinz (Königssohn)
- hispane:
- príncipe
- hungare:
- királyfi
- indonezie:
- pangeran
- nederlande:
- koningszoon
- pole:
- królewicz
- portugale:
- príncipe
- ruse:
- королевич
reĝidino ↝
- Filino de reĝo: en sia plena ornamo estas interne la reĝidino, el ora teksaĵo estas ŝia vesto [38]; ĉar la pli aĝaj filoj de l' faraono, naskitaj de la reĝidino de Ĥiti, pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito [39]; mi edzinigis al mi tri reĝidinojn de orientaj regnoj [40]; sur la balkonoj staris reĝidinoj, kaj ĉiuj ili estis malgrandaj knabinoj, kiujn Hjalmar tre bone konis [41]; pro la reĝidina naturo de Antigona, ili timas ŝin mortigi [42].
38.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 45:13
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 1a.
40. Karel Čapek, tr. Josef Vondroušek: Aleksandro la Granda, Libro de apokrifoj
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
42. Monato, Donald Broadribb: Antikva dramo en moderna vesto ankoraŭ trafas

- princess
- france:
- princesse
- germane:
- Königstochter, Prinzessin (Königstochter)
- hispane:
- princesa, infanta
- hungare:
- királylány
- indonezie:
- putri
- nederlande:
- koningsdochter
- pole:
- królewna
- portugale:
- princesa
- ruse:
- королевна, царевна
reĝlando, reĝujo
- Regno regata de reĝo: (figure) la reĝlando de la rozoj (Persujo); mi salutas la saksan reĝlandon, kiu […] aranĝis belan akcepton [43]; en la nordo li (imperiestro Paĉakutek) konkeris la reĝujojn Ĉimuan kaj de Kito [44].
43.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden
en la 17a de aŭgusto 1908
44. Vikipedio, Pacha Kutiq
44. Vikipedio, Pacha Kutiq
- angle:
- kingdom
- beloruse:
- каралеўства, царства
- france:
- royaume
- germane:
- Königreich
- hispane:
- reino
- hungare:
- királyság
- ide:
- rejio
- indonezie:
- kerajaan
- nederlande:
- koninkrijk
- okcidentfrise:
- keninkryk
- pole:
- królestwo
- portugale:
- reino
- ruse:
- королевство, царство
- volapuke:
- regän
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.