*as/o UV

*aso

1.
SPO Ludkarto markita per litero „A“ aŭ per numero unu aŭ per nura emblemo (en kelkaj kartludoj ĝi havas la plej malaltan rangon, en aliaj ― la plej altan): Kandid estis tre mirigita, ke neniam la asoj trafis lin [1]; tio estas la metodo de Napoleono, […] – diris Vasilij Ivanoviĉ kaj ludis ason – la metodo, kiu alkondukis lin ĝis la insulo de la Sankta Heleno, – respondis la pastro kaj kovris lian ason per atuto [2]; se ni havas ason de pikoj, ni ne rajtas preni ason aliembleman (ekzemple de keroj), sed ja ajnan karton [3]; kiam la ceteraj kartoj estis falintaj planken, oni vidis, ke li trafis la keran ason [4]. VD:reĝo, reĝino, damo, fanto, ĵokero
pika aso, el germana skatludo, 1955
CC BY-SA 3.0  [5]
2.
PIV1 HIS=asaro
1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI
3. Monato, Roberto Pigro: Trufludo
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
5. Oxfordian Kissuth, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Skatkarten_-_Pik_Ass.jpg
angle:
1. ace
beloruse:
1. туз
ĉeĥe:
eso (v kartách)
france:
1. as (aux cartes)
germane:
1. Ass, Daus
hispane:
1. as
hungare:
1. ász
itale:
1. asso
japane:
[いつ], エース [えーす]
katalune:
as
nederlande:
1. aas
pole:
1. as, tuz
portugale:
1. ás (carta de baralho)
ruse:
1. туз
slovake:
1. eso
svede:
1. ess

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Ĉar la biblia formo estas "asaro", kaj nenio
      ebligas interpreti ĝin kiel "as-ar-o" aperas la demando,
      kial kaj laŭ kiuj fontoj PIV registris "aso" kun tiu senco.
      [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.