*put/o
*puto
- 1.
-
Profunda truo, fosita en tero,
por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo:
trinku akvon el via cisterno, kaj fluantan el via puto
[1];
ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon
[2];
ŝi […] kuris denove al la puto, por ĉerpi
por ĉiuj liaj kameloj
[3];
oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo
kaj trinkigadis la ŝafojn kaj denove
remetadis la ŝtonon […] sur la aperturon de la puto
[4];
la vilaĝestraro […] aĉetis interalie ekipaĵon por putoborado
[…tiel oni] bezonas nur iom malpli ol
800 eŭrojn por tuboj kaj pumpilo por unu puto
[5];
kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas
PrV
;
ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos
PrV
.
argano, ŝakto, vinĉo
fonto, fontano1
- 2.
- (malofte) Naftoŝakto, sterkakva foskavo ks: li estis vizitonta siajn petrolputojn en Pensilvanio kaj siajn arĝentminejojn en Kolorado KPr ; urinputo apud la sterkejo HsT ; ni jam forportis ĉiujn valoraĵojn, sed ĉiam restis la timo, ke ili trovos la grenoputojn [6].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:15
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:20
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:3
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: La blua miraklo, 2009
6. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:20
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:3
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: La blua miraklo, 2009
6. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
- angle:
- 1. well, water well
- beloruse:
- 1. калодзеж, студня 2. сьвідравіна, шахта
- bulgare:
- 1. кладенец
- ĉeĥe:
- 1. studna
- ĉine:
- 水井 [shuǐjǐng], 井 [jǐng]
- france:
- 1. puits
- germane:
- 1. Brunnen
- hispane:
- 1. pozo
- hungare:
- 1. kút
- japane:
- 井戸 [いど]
- nederlande:
- 1. put, bron, waterput
- pole:
- studnia
- portugale:
- 1. poço
- rumane:
- puț de apă
- ruse:
- 1. колодец
- slovake:
- 1. studňa
- svede:
- 1. brunn
- ukraine:
- колодязь, криниця