2primitiv/a
primitiva
-
Karakterizas ion, kio produktiĝis ĉe la origino kaj havas pro tio
specialan karakteron:
forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida
Marta
;
el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen
rimedoj, pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn
[1];
de kie vi venas? ― el la primitivaj arbaroj […], kie la dornoplenaj
lianoj prezentas netrapenetreblan densejon inter la arboj, kie la
akvoserpento kuŝas en la malseka herbo kaj la ekzistado de homoj ŝajnas
superflua
[2];
egiptaj […] signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraŭ sur la
primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la
prezentadon de abstraktaĵo
FK
;
li almenaŭ parte sin kovras, kvankam primitive
[3];
primitivaj organismoj, kies genoj estas el RNA
[4].
praa
banala, kruda1.a, ordinara, origina, prototipa2, simpla1.b, triviala, vulgara
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
4. Monato, Steĉjo Norvell: Profeto sen honoro, 2003
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
4. Monato, Steĉjo Norvell: Profeto sen honoro, 2003
- angle:
- primitive
- beloruse:
- прымітыўны
- bulgare:
- примитивен
- ĉeĥe:
- neumělý, primitivní, původní
- france:
- primitif
- germane:
- primitiv
- hispane:
- primitivo
- hungare:
- primitív
- japane:
- 原始の [げんしの], 原始的な [げんしてきな], 初期の [しょきの]
- katalune:
- primitiu
- nederlande:
- primitief
- portugale:
- primitivo
- ruse:
- примитивный
- slovake:
- primitívny, prostý
- svede:
- primitiv
- ukraine:
- примітивний, первісний