monitor/o PV
monitoro
↝ 
- 1.
- [1]
Lernanto servanta kiel helpa instruanto: laŭvice tiuj iĝas monitoroj, kiuj estas pli instruitaj [2].
- 2.
- B
Malnova speco de forte kirasita batalŝipo.
- 3. ↝
- (arkaismo)
Varano: jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj: […] la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco kaj la geko kaj la monitoro [3].
- 4. ↝
Aparato aŭ programo por kontinue kontroli funkciojn de sistemo, paciento ks: monitoroj por kontroli la radiadan dozon en la aero estas instalitaj en pli ol 600 publikaj lokoj [4]; ĉe televidiloj kaj monitoroj, la konsumo estas rilata al la heleco de ĉiu punkto [5].
ekranbloko
protokolo2
Rim.:
La vorto devenas de la latina „monere“ (averti,
memorigi). Kp.
monumento, monstro.
La komuna etimologio de la supraj sencoj estas apenaŭ plu divenebla.
1.
P. Christaller: Deutsch-Esperanto
Wörterbuch, 1910
2. C. Ecabert, trad. C. Gacond: Patro Gregoro Girard, radioprelego, 1968-03-06 kaj 09
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj, 11:29-30
4. Monato, Yazaki Yoko: Fukuŝima kvar jarojn post la granda tertremo, 2015
5. D. Clemente: Kiom konsumas komputilo?, 2010
2. C. Ecabert, trad. C. Gacond: Patro Gregoro Girard, radioprelego, 1968-03-06 kaj 09
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj, 11:29-30
4. Monato, Yazaki Yoko: Fukuŝima kvar jarojn post la granda tertremo, 2015
5. D. Clemente: Kiom konsumas komputilo?, 2010
- ĉeĥe:
- dálkové kontrolní zařízení, monitor
- france:
- 1. moniteur (formateur) 2. moniteur (vaisseau) 3. lézard moniteur (varan)
- germane:
- Monitor
- hungare:
- 1. felvigyázó (diák) 2. monitor (hajó) 3. nílusi varánusz
- nederlande:
- 1. monitor (onderwijzer) 2. monitor (vaartuig) 3. nijlvaraan
- pole:
- 2. monitor (okręt) 4. monitor
- portugale:
- 1. monitor (estudante) 2. monitor(navio) 3. lagarto-monitor
- slovake:
- asistujúci žiak, pomocník učiteľa, radca
monitori ↝
-
Kontinue kontroli
per tiucela rimedo:
ĉiuj itineroj estos strikte monitorataj […] kaj vojaĝo tra la tuta
lando estas verŝajne nepermesebla
[6];
klimata monitorado
[7];
la buĝeto antaŭvidis la kostojn de esplorado, projektado, disvolvo, konstruo,
monitorado kaj gvidado dum unu jaro de medioedukadcentro
[8].
superrigardi2, inspekti
6.
Monato, Alice Liu: Bicikle al Nord-Koreio, 2014
7. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
8. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
7. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
8. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
- germane:
- monitoren, überwachen
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.