1protokol/o
protokolo 
- 1. ↝
-
Oficiala raporto,
per kiu rajtigita aŭ kompetenta persono konstatas, kion li faris,
vidis, aŭskultis:
fari protokolon pri ŝtelado, arestado;
legi, akcepti la protokolon de la antaŭa kunsido;
protokoloj de polica enketado
[1];
la Verda Partio […] postulis, ke oni korektu la
parlamentan protokolon
[2];
en la oficialaj protokoloj en Jerusalemo, mi ne sukcesis trovi iun
ajn
mencion pri krucumo de ia ajn Nazareo, Jehoŝua aŭ Jeŝua
[3];
la celoj de la protokolo de Kioto por malpliigi la forcejan efikon pro fosilia bruligo [4]; la Komitato decidis nuligi la protokoleron de 1934 [5].
akto
- 2. ↝
Speco de raporto en kiu programo notas eventojn okazintajn dum ĝia rulado, ekz. dosiero pri dialoga seanco, pri tradukado de programo, pri transakcio kun datumbazo ktp
- 3. ↝
Aro da reguloj pri formo kaj maniero de datumtransmeto en komputila reto; parto de interfaca kontrakto difinanta en kia vicordo voki ĝiajn procedurojn: la retumado en TTT estas bazita sur la protokolo „HTTP“; IP estas protokolo uzata en komputilaj retoj [6]; XMPP [estas] XML-bazita protokolo por babili rete per tujmesaĝilo [7]; la ricevanta servilo uzas eblon de la protokolo por diri al la sendanta servilo: „ĉi tiu servilo estas tro okupita; provu poste” [8].
1.
Monato, Boris Kolker: Estas
danĝere esti poeto
2. Monato, Naziaj kruelaĵoj
3. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
4. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo
5. Vikipedio, Skoltismo
6. Vikipedio, Ip
7. Vikipedio, Extensible Messaging and Presence Protocol
8. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?
2. Monato, Naziaj kruelaĵoj
3. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
4. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo
5. Vikipedio, Skoltismo
6. Vikipedio, Ip
7. Vikipedio, Extensible Messaging and Presence Protocol
8. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?
- angle:
- 1. minutes (of a meeting) 2. log file 3. communications protocol
- beloruse:
- пратакол
- ĉeĥe:
- protokol, zápis
- france:
- 1. protocole, procès verbal 2. fichier log, fichier de trace (log) 3. protocole (de transmission)
- germane:
- Protokoll 1. Mitschrift 2. Protokoll(datei), Log 3. Übertragunsprotokoll, Protokoll (Netz, Schnittstelle)
- hispane:
- 1. acta de sesión, bitácora 2. registro, registro de eventos (log), fichero de registro (log) 3. protocolo (de transmisión)
- hungare:
- 1. jegyzőkönyv 2. naplóállomány, log file 3. protocol
- nederlande:
- 1. protocol, proces verbaal, notulen 2. logbestand 3. protocol
- portugale:
- 1. protocolo (relatório), ata
- ruse:
- протокол
- slovake:
- protokol, zápisnica
protokoli
(x)
- Fari protokolon pri: tio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis; la 17an de aprilo 1944 oni […] senkapigis lin per gilotino, la proceduro daŭris entute sep sekundojn – tiel oni zorge protokolis [9]; Timoĥaro estis la unua astronomo, kiu protokolis sian observon de Merkuro [10].
9.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Postaj
tempoj
eble pli bone komprenos min
10. Vikipedio, Timoĥaro de Aleksandrio
10. Vikipedio, Timoĥaro de Aleksandrio
- beloruse:
- пратакаляваць
- ĉeĥe:
- protokolovat, sepsat protokol, zapisovat, zaprotokolovat, zapsat do protokolu, zapsat do zápisu
- france:
- dresser un procès-verbal, verbaliser (dresser un procès-verbal)
- germane:
- protokollieren
- hispane:
- levantar un acta
- hungare:
- jegyzőkönyvet vesz fel
- nederlande:
- in een protocol vastleggen, notuleren
- ruse:
- протоколировать
- slovake:
- protokolovať, zapísať, zápisnične zachytiť
vivprotokolo 
- Konciza listo de gravaj eventoj dum sia vivo, ekz. pri edukado, oficoj kaj profesiaj atingoj prezentenda de kandidato por ofico aŭ laborloko: la novaj kandidatoj de la akademiaj elektoj devas prezenti, krom sia konsento kandidati, ankaŭ sian vivprotokolon; kariertabelo (aŭ vivprotokolo, vivresumo) estas dokumento verkata por prezenti sin al dunganto [11]; la vivprotokoloj de […] ekzilitoj [12].
- angle:
- curriculum vitae, resume
- beloruse:
- рэзюмэ (працоўнае)
- ĉeĥe:
- úřední životopis
- france:
- curriculum vitae, CV
- germane:
- Lebenslauf, CV (Lebenslauf), Berufserfahrung (Lebenslauf)
- hispane:
- curriculum vitae, currículo, CV
- hungare:
- szakmai önéletrajz
- nederlande:
- curriculum vitae
- portugale:
- curriculum vitae, currículo
- ruse:
- послужной список
- slovake:
- úradný životopis