*sovaĝ/a FK

*sovaĝa

1.
Proksima al naturo kaj malproksima al civilizo.
a)
ZOO Ne hejmigita: li vivis kun sovaĝaj azenoj [1].
b)
BOT Ne kultivata: sovaĝa greno [2]; ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo [3]; figoj kaj granatoj kreskis sovaĝe [4]; sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso [5].
c)
(pri homo, popolo) Ne havanta agrikulturan aŭ urban civilizon, sin vivtenanta per ĉaso kaj rikolto en la naturo: laŭ lia opinio ĉiuj popoloj sovaĝaj kaj eĉ duone-civilizitaj, enkalkulinte ankaŭ la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo FK .
2.
Malmilda, kruda.
a)
Akre kaj malagrable impresanta la sentumojn pro sia krudeco kaj maldelikateco: sovaĝa koloro; sovaĝe vestita; Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate FK ; al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela [6].
b)
Senbride fortega: sovaĝa ludo, gesto; sovaĝe puŝi iun; li estos homo sovaĝa, lia mano estos kontraŭ ĉiuj [7]; jen trankvila, jen en la plej sovaĝa danco FK ; la granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro FK ; vi, dioj, […] la sopire petegitan pluvon […] sovaĝtorente verŝas sur la teron Ifigenio . VD:furioza, impetega, senbrida2
afrikanse:
 wilde
albane:
 egra
amhare:
 የዱር
arabe:
 بري
armene:
 վայրի
azerbajĝane:
 vəhşi
beloruse:
 дзікі
bengale:
 বন্য
birme:
 ရိုင်းသော
dane:
 vild
estone:
 looduses
eŭske:
 basa
filipine:
 ligaw
france:
 sauvage
galege:
 salvaxe
germane:
 wild
guĝarate:
 જંગલી
haitie:
 sovaj
haŭse:
 daji
hinde:
 जंगली
hispane:
 salvaje
hungare:
 vas, nyers, durva
igbe:
 anụ ọhịa
irlande:
 fiáin
islande:
 villtur
japane:
 ワイルド
jave:
 alam bébas
jide:
 ווילד
jorube:
 egan
kanare:
 ಕಾಡು
kartvele:
 ველური
kazaĥe:
 жабайы
kimre:
 gwyllt
kirgize:
 жапайы
kmere:
 ព្រៃ
koree:
 야생
korsike:
 salvaticu
kose:
 zasendle
kroate:
 divlja
kurde:
 bejî
latine:
 fera
latve:
 savvaļā
laŭe:
 ປ່າທໍາມະຊາດ
litove:
 laukinis
makedone:
 диви
malagase:
 bibidia
malaje:
 liar
malajalame:
 കാട്ടുപന്നി
malte:
 selvaġġi
maorie:
 mohoao
marate:
 वन्य
monge:
 qus
mongole:
 зэрлэг
nederlande:
 wild, woest
nepale:
 जङ्गली
njanĝe:
 zakutchire
okcidentfrise:
 wyld
panĝabe:
 ਜੰਗਲੀ
paŝtue:
 وحشي
pole:
1. dziki, nieokrzesany (o człowieku) 2.a krzykliwy, ostry 2.b gwałtowny
ruande:
 ishyamba
ruse:
 дикий 2.b свирепый
samoe:
 vao
sinde:
 جهنگلي
sinhale:
 වල්
skotgaele:
 fiadhaich
slovene:
 divje
somale:
 duurjoogta ah
ŝone:
 nyati
sote:
 hlaha
sunde:
 jarah
svahile:
 pori
taĝike:
 ваҳшӣ
taje:
 ป่า
tamile:
 காட்டு
tatare:
 кыргый
telugue:
 అడవి
ukraine:
 дикий
urdue:
 جنگلی
uzbeke:
 yovvoyi
vjetname:
 hoang dã
zulue:
 sasendle

sovaĝi

Abrupte, senbride efiki, kiel naturaĵo: la elementoj […] ekstere sovaĝas BdV . VD:elĉeniĝi
germane:
 toben
hispane:
 asalvajar, embravecer
ukraine:
 лютувати

sovaĝejo

EKOL Necivilizita kaj nekultivata lando: mi hazarde vidis du infanojn ludantajn en tiu sovaĝejo el balaaĵoj [8]; la verda valo restas malantaŭe kaj ekas seka sovaĝejo kun kaktoj kaj tolao-arbetoj [9]; ni volas en ĉi tiu sovaĝejo konstrui domon al ni [10].
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
9. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
10. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
 дзікая мясцовасьць
france:
 désert, nature sauvage
germane:
 Wildnis
hispane:
 naturaleza salvaje
hungare:
 vadon
nederlande:
 wildernis
pole:
 dzicz
ruse:
 дикая местность
ukraine:
 дика місцевість

malsovaĝa

BOTZOO Kultivata aŭ hejmigita: mi havas malsovaĝan amatinon, kiu libere promenadas en la palaco [11]; malsovaĝa leono en kaĝo [12]; trajtoj, kiuj aperas ĉe la maskloj de niaj malsovaĝaj rasoj ofte estas transdonataj ekskluzive, aŭ ĉefe, al maskloj [13].
beloruse:
 акультураны, прыручаны, цывілізаваны
france:
 cultivé (plante), domestique (animal)
germane:
 zahm
hungare:
 szelíd, kezes
nederlande:
 tam, mak
pole:
 udomowiony (o zwierzęciu), oswojony (o zwierzęciu lub człowieku), uprawny (o polu)
ruse:
 окультуренный, одомашненный
ukraine:
 свійський

malsovaĝigi

(tr)
Igi malsovaĝa: li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, [ĉar] neniu kapablis malsovaĝigi lin [14]; dividante sian panon kun urso, li malsovaĝigis ĝin [15]; la granda besto apartenis al speco, kiun la ruĝaj homoj neniam malsovaĝigas [16].
14. La Nova Testamento, Marko 5:4
15. Monato, Saliko: Praa religia temo, 2009
16. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
 tame
france:
 apprivoiser, domestiquer
germane:
 zähmen

administraj notoj