ĉart/o PV

ĉarto

1.
POL Nomo de kontrakto fiksanta ĝeneralajn principojn por la rilatoj inter diversaj partoj de la socio aŭ por diplomatiaj celoj: la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj leĝigis la novan situacion rilate la oficialajn lingvojn en Art. 111 [1]; Atlantika Ĉarto; multaj landoj ratifis la ĉarton kontraŭ infana laboro kaj ekspluatado [2]; la manksa lingvo estas agnoskita de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj [3]; la unua alineo de artikolo 21 de la ĉarto pri fundamentaj rajtoj […] malpermesas ajnan diskriminacion pro kialoj koncernantaj lingvon [4]. VD:pakto, traktato1
2.
JUREKONAVIMAR Kontrakto inter la luanto kaj la luiganto de ŝipo aŭ aviadilo por la transporto de varoj aŭ pasaĝeroj. VD:frajtletero, konosamento
3.
HISJUR Mezepoka dokumento konsentanta privilegion.
angle:
charter
beloruse:
1. хартыя 2. чартэр (кантракт) 3. грамата, хартыя
france:
1. charte (domaine social) 2. charte-partie, contrat d'affrètement 3. charte (acte médiéval)
germane:
1. Verfassungsurkunde, Charta 2. Befrachtungsvertrag, Chartervertrag 3. Charta
hebree:
שֶׂכֶר
hungare:
1. karta, bulla 2. hajóbérleti szerződés, repülőbérleti szerződés 3. szabadalomlevél, kiváltságlevél
itale:
1. carta (pol.), statuto (pol.) Ĉ~o de Unuiĝintaj Nacioj: Statuto delle Nazioni Unite. Atlantika Ĉ~o: Carta Atlantica. 2. contratto di noleggio ( naut. e aeron.) 3. carta (docum. mediev.)
japane:
憲章 [けんしょう], 証書 [しょうしょ], 勅許状 [ちょっきょじょう], 用船契約 [ようせんけいやく]
katalune:
carta 2. xàrter
nederlande:
1. charter 2. vrachtcontract 3. handvest, charter
pole:
1. karta Ĉ~o de Unuiĝintaj Nacioj: Karta Narodów Zjednoczonych. Atlantika Ĉ~o: Karta Altlantycka. 2. charter, kontrakt frachtowy
ruse:
1. хартия 2. чартер, контракт на аренду 3. грамота, хартия
ukraine:
хартія, грамота, контракт на оренду, чартер

ĉarti

(tr)
TRA Mendi, lui veturilon kaj servon de transportado per ĝi: ni portis niajn valizojn kaj dorsosakojn en ĉartitan aŭtobuson [5]. VD:dungi
5. J. Lindstedt: Orienta Taglibro (7), 2014-08-12
beloruse:
арэндаваць (на ўмовах чартэру)
france:
affréter
germane:
chartern
hebree:
לשכור
japane:
チャーターする [ちゃーたーする]

administraj notoj