*dand/o UV

*dando

Viro, kies precipa zorgo estas elegante observi modon: juna dando FK ; forgesu modajn dandojn [1]; forgesu kavajn vortojn de danda kavaliro [2]; vin vestu bone, sed ne kiel dando Hamlet ; tiuj ĉi dandoj, nomataj ankaŭ „parizanoj”, ĉar ili pasigis tempon en la franca ĉefurbo Parizo, sin vestas per luksaj vestaĵoj, eĉ frakoj [3]; dando el reĝa hundejo PrV . VD:koketulo, pavo2
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
3. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: La stilo estas la homo
angle:
dandy, fashionista
beloruse:
дэндзі, франт, фарсун
ĉeĥe:
dandy, hejsek, nadutec, panák, pásek
france:
dandy, élégant (dandy)
germane:
Dandy, Geck, Modenarr, Stutzer
hebree:
גנדרן
hispane:
dandy, dandi
hungare:
dendi, divathős, piperkőc, ficsúr
japane:
しゃれ男 [しゃれおとこ], 伊達男 [だておとこ], ダンディー
katalune:
dandi
nederlande:
dandy, fat
pole:
dandys, elegant, dandy (wym. dandi), bikiniarz, fircyk, goguś, laluś, modniś
portugale:
dândi, metrossexual, almofadinha, janota
ruse:
щёголь, франт, денди
slovake:
fičúr, sveták
ukraine:
франт, денді, чепурун

dande

Sin vesti laŭ la plej moderna aŭ altgrada modo por evento aŭ speciala okazaĵo: la dua — juna homo, dande vestista, videble ĵus sidiĝinta apud la tableto [4] vidiĝis sur la kontraŭa flanko de l’ rivereto, je sama distanco, figuro de juna dande vestita sinjoro [5] li havis belforman vizaĝon kaj estis iom dande vestita [6]; kun danda aplombo kaj dolĉe galanta tono li komencis la sekvantan alparolon [7].
4. , La Dua Eldono: Vikipedia Paĝo, III Anekdotoj
5. , H.A. Luyken: Mirinda Amo ĉe Google Books, Ĉapitro 5
6. , Stellan Engholm: Infanoj en Torento, Dua Parto p.176
7. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
angle:
fancily (dressed)
beloruse:
фарсіста, франтавата
germane:
dandyhaft, geckenhaft

dandi

(ntr)
Konduti kiel dando: li tradandis en la vojo la monon [8]. VD:paradi, pavi, koketi
beloruse:
фарсіць
ĉeĥe:
chovat se světácky
hebree:
להתגנדר
japane:
しゃれ男ぶる [しゃれおとこぶる], 伊達ぶる [だてぶる]
katalune:
ser un dandi
nederlande:
zich als een dandy gedragen, zich als een fat gedragen
ruse:
щеголять, франтить
slovake:
chovať sa svetácky
ukraine:
франтити, хизуватися

administraj notoj