2hazard/o

hazardo

1.
Okazo1 neantaŭvidebla kaj sendependa de niaj penado kaj volo: „tio estis simpla hazardo!“ oni diris [1]; la hazardoj de la milito, de la ludo; PIV1 ; per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis lin [2]; ni kutimas nomi hazardo la interkruciĝon de kelkaj neinterdependaj vicoj da kaŭzoj PV ; mi mem trakuras la urbon tage kaj nokte, esperante feliĉan hazardon [3]; estu senhazardigita la estonteco de tiu infaneto KPr . VD:risko, loto, loterio.
2.
(figure) Imagita supernatura forto, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo (pro neesploro de iliaj veraj kaŭzoj) [4]; estas la rezulto de hazardo, ke ni naskiĝis, ĉu en Ĉinio, ĉu en Portugalio, ĉu en alia lando [5]; la blinda hazardo; sur la tero pli kaj pli ofte regis la blinda forto kaj hazardo [6]; hazardo estas malbona gardo PrV ; hazardludo. SUP:sorto; VD:fortuno, destino.
angle:
accident ~ludo: chance.
beloruse:
выпадак, выпадковасьць, неспадзяванасьць ~ludo: азартная гульня.
bulgare:
случайност
ĉeĥe:
hazardní hra
ĉine:
偶然事件 [ǒuránshìjiàn], 偶然的机会 [ǒurándejīhuì], 巧合 [qiǎohé], 巧劲儿 [qiǎojìnr], 偶然 [ǒurán], 万一 [wànyī], 意外 [yìwài], 不测 [bùcè]
france:
hasard, chance (hasard), sort (hasard) ~ludo: jeu de hasard.
germane:
Zufall ~ludo: Glücksspiel.
hispane:
azar, casualidad
hungare:
a véletlen, véletlen esemény ~ludo: szerencsejáték, szerencsejáték.
itale:
caso ~ludo: gioco d'azzardo.
japane:
偶然 [ぐうぜん], 運 [うん]
nederlande:
1. toeval 2. lot (toeval) ~ludo: kansspel.
portugale:
acaso
ruse:
случайность, случай ~ludo: азартная игра.
slovake:
hazardná hra
svede:
slump
tokipone:
kama
ukraine:
випадок, випадковість, несподіванка

hazarda

(io)
Bazita sur, rilata al hazardo: hazarda batalo, renkontiĝo, riĉiĝo, malfeliĉo; sub la freŝa impreso de iu hazarda okazaĵo: pluvo, akcidento, renversita glaso, kapdoloro, subite rimarkita persono Ret ; tiu universala akordo estas tro eksterordinara, ke ĝi estu pure hazarda [7]; hazarde (pro nekonata kaŭzo) li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo [8]; hazarda kartludo; hazarda solvo de problemo; mi lin renkontis tute hazarde sur la strato Vivienne, kaj ni tagmanĝis kune ChL ; ĉiu hazarda simileco estis prezentata kiel pruvo, ke la lingvoj de Eŭropo devenas de la hebrea Ret ; ĉia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido CKv ; la bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde (kvazaŭ sen preciza celo) komencas pafi la fenestrojn, mortigas senkulpajn homojn [9]. VD:aleatora, arbitra, loteca, necerta, okaza, riskema, stokastaVD:koincidi
angle:
random
beloruse:
выпадковы
bulgare:
случаен
ĉeĥe:
hazardní, nahodilý, náhodný
ĉine:
偶然的 [ǒurán de]
france:
fortuit, de hasard, hasardé ~e: par hasard, au hasard.
germane:
zufällig
hispane:
fortuito, casual, aleatorio
hungare:
véletlen ~e: véletlenül.
itale:
casuale, aleatorio
japane:
偶然の [ぐうぜんの], 一か八かの [ひとかやっかの], 運まかせの [うんまかせの]
nederlande:
toevallig
portugale:
casual
ruse:
случайный ~e: случайно.
slovake:
hazardný, náhodný
ukraine:
випадковий, несподіваний, азартний

hazardi

(ntr)
Okazi pro hazardo: la nomo de la lernejo ne hazardas [10]; [vi devas] protekti vian bazon, dum hazardas okazaĵoj kiel surteriĝo de malamikoj Kon11 .
10. Monato, Paul Gubbins: Revo realigita, 2010
angle:
gamble, risk, venture
beloruse:
адважвацца, рызыкаваць
bulgare:
рискувам
ĉeĥe:
hazardovat, ponechat náhodě, riskovat
france:
hasarder, risquer (laisser au hasard)
germane:
zufällig auftreten
hispane:
arriesgar (dejar al azar)
hungare:
megkockáztat, hazardíroz
itale:
azzardare, rischiare (azzardare)
japane:
運にまかせる [うんにまかせる]
nederlande:
wagen
portugale:
arriscar
slovake:
hazardovať, riskovať
ukraine:
здатися на випадок, довіритися долі, розпалюватися, входити в азарт

hazardigi

SCI Enkonduki hazardon en eksperimenton, algoritmon, esplormetodon: en medicino oni ofte uzas duoble blindajn hazardigitajn klinikajn studojn Kon11 ; eblas hazardigi la listo-ordon kaj krei sian propran liston Kon11 ; oni hazardigas eksperimenton por imiti deviojn kaj perturbojn de ties neesencaj parametroj; oni hazardigas ĉifron por malfaciligi al kontraŭulo malĉifradon per determinismaj algoritmoj.
angle:
randomize
germane:
randomisieren
hispane:
aleatorizar
ruse:
рандомизировать

administraj notoj