2fris/o
friso
- 1.
Horizontala ornama strio ĉe la supro de objekto.
- a)
Arkitektura ornamaĵo inter la arkitravo kaj la kornico: la glataj, poluritaj kolonoj kun riĉe ornamitaj kapiteloj kaj altaj frisoj estis el kalkŝtono [1].
- b)
- Ornama aranĝaĵo ĉirkaŭ vazo, aŭ supre de pordo, kameno; listelo: gisaĵoj havis pli malaltan valoron, iusabate ili alvenis trenante malnovan kamenfrison VRA .
festono, lambrekino, modluro, ciklo
- 2.
Pentritaj strioj pendantaj ĉe la supro de la scenejo por reprezenti plafonon aŭ ĉielon
dekoracio, kuliso

1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a, Ijob akceptas
fremdlandajn vizitantojn
2. Ifernyen, prilaborita de ulrichstill: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Temple_hephaistion_Agora-Athens.jpg
2. Ifernyen, prilaborita de ulrichstill: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Temple_hephaistion_Agora-Athens.jpg
- angle:
- frieze
- beloruse:
- фрыз
- ĉeĥe:
- obrubnice, malované proužky představující na scéně strop nebo nebe, vlys
- france:
- frise
- germane:
- 1.a Fries 1.b Zierleiste 2. Bühnenhimmel
- hungare:
- 1.a fríz (párkánymező), képszék 1.b fríz 2. ég (színházi díszlet)
- japane:
- フリジア人 [フリジアじん], フリースラント人 [フリースラントじん]
- nederlande:
- 1. fries
- pole:
- kulisy 1.a fryz 1. fryz
- portugale:
- 1.a friso 1. sanefa 2. bambolina
- ruse:
- фриз
- slovake:
- vlys
- ukraine:
- фриз
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.