*kornic/o PV
*kornico
- 1.
-
Laŭlonga, mezgranda, ĝenerale alta elstaraĵo de
konstruaĵo:
li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico
[1].
;
ĉiu konstruaĵo videblas […] kiel desegneto kun siaj detalaj pordoj,
fenestroj, eĉ kornicoj, korbeloj kaj konzoloj
[2].
- a)
- Elstara, supra, kvazaŭkrona parto de surkolonaĵo (entablemento) aŭ de piedestalo de kolono aŭ meblo.
- b)
- Ornama elstaraĵo inter muro kaj plafono.
- c)
- Randelstaraĵo de fenestro: alumetoj kuŝis sur kornico inter fajrofarilo kaj malnova fera poto [3]; sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj BdV .
- 2.
- (figure) Mallarĝa vojeto, kiu borderas profundegaĵon flanke de monto: estis neniu vojeto, sed apenaŭ rimarkebla kornico, tute apude de la abismo PV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:4
2. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
2. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
- angle:
- 1. cornice
- beloruse:
- гзымс
- france:
- corniche
- germane:
- Sims
- hispane:
- cornisa
- hungare:
- párkány, párkányzat, párkányút
- japane:
- コーニス, 軒蛇腹 [のきへびはら], 岩棚 [いわたな], 雪庇 [せっぴ]
- nederlande:
- lijst, kroonlijst
- pole:
- gzyms
- portugale:
- 1.a cornija
- rumane:
- cornișă
- ruse:
- карниз