*golf/o PV

*golfo

GEOG Vastega parto de maro eniĝanta en la teron: la golfo de Ĝenovo [1]; ĉukĉa kulturbazo apud la golfo de Laŭrenco ĉe la Beringa markolo [2]; de la fino de la Sala Maro […] golfo […] direktiĝas suden [3]; li alportos por mi konkojn el la golfo de Lepanto [4]; ŝipo […] lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko [5]; li formanĝis dum sia vivo pli da fiŝoj, ol povas enteni samtempe la Neapola golfo [6].

La golfo de Finnlando
CC BY-SA 3.0  [7]
Rim.: Golfo estas ankaŭ nomo de sporto.
angle:
 gulf
beloruse:
 заліў, затока
bulgare:
 залив
ĉeĥe:
 záliv  zátoka
france:
 golfe
germane:
 Golf, Meerbusen
hispane:
 golfo
hungare:
 tengeröböl
indonezie:
 teluk
katalune:
 golf
nederlande:
 golf
portugale:
 golfo
ruse:
 залив
slovake:
 záliv, zátoka
tibete:
 མཚོ་ཁུག་
turke:
 körfez
ukraine:
 затока, бухта

golfeto

GEOG Parto de maro eniĝanta en la teron, pli malvasta ol golfo (longa maksimume je kelkaj kilometroj): la maro faris tie ĉi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila [8]; ŝi veturis en boato en la golfeto de Kjöge [9]; apud la rivero sude de Novponto estis vasta, malprofunda golfeto [10]. SIN:buĥtoVD:delto2, enmarejo, rodo, sundo

Amfiteatra golfeto, duoninsulo Akamas, Kipro
CC BY-SA 4.0  [11]
angle:
 bay
beloruse:
 бухта
ĉeĥe:
 minigolf
france:
 baie
germane:
 Bucht
hispane:
 bahía
hungare:
 öböl (kisebb)
indonezie:
 teluk
katalune:
 badia
portugale:
 baía, enseada
ruse:
 бухта
slovake:
 minigolf

Persa Golfo

GEOG Vasta golfo inter Irano kaj Arabio: ĉirkaŭ la Persa Golfo kuŝas 65 % de la konataj mondaj rezervoj de petrolo, kaj 35 % de tiuj de gaso [12]; soldatoj en la Persa Golfo simple plenumas sian devon samkiel flegistoj, aŭtoriparistoj aŭ busŝoforoj [13].
angle:
 Persian Gulf
beloruse:
 Пэрсыдзкі заліў
france:
 Golfe Persique
germane:
 Persischer Golf
indonezie:
 Teluk Persia
nederlande:
 Perzische Golf
pole:
 Zatoka Perska
svede:
 Persiska viken

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eto: Mankas verkindiko en fonto.