2ĉar/o PV

ĉaro

Rada veturilo sen motoro.
a)
Ŝarĝveturilo: jungi sian ĉaron [1]; li ŝarĝis ĉaron per ligno, jungis du bovojn kaj veturis en la urbon [2]; la reto ja apenaŭ estis ĵetita en la akvon, oni jam tiradis plenajn ĉarojn da haringoj sur la teron [3]; malnova ĉaro, kiun mi eltrovis antaŭ kelkaj tagoj en kaleŝejo KPr ; dum mi gapadas, aŭtoj, ĉaroj, ŝarĝveturiloj, bicikloj kaj zorgoŝarĝitaj homoj kuras preter mi LGA .
b)
Solena radveturilo: funebra ĉaro; post la kaleŝoj de invititoj aperis la grandfesta ĉaro de Prelongoj KPr ; mi havas ordonon peti vin veni en la reĝan palacon, reĝa ĉaro atendas nin apud la pordego Iŝtar ; la fajra ĉaro de Apollon ripoziras vespere ne al la akvo de la Okeanos sed al la vinkeloj SatirRak .
c)
Batalĉaro: la ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron [4]; li […] ekmirus, se iu ajn malamiko ne forkurus, vidante liajn galopantajn ĉevalojn, sur la ĉaro de l’ faraono staras la dioj mem por ŝirmi lin per ŝildo kaj trapiki la malamikojn [5].
homo enirinte en la piramidon en handikapula ĉaro foriras proprapiede [6]. SUB:kaleŝo, postveturilo, vagono
angle:
car jungi sian ~on: hitch one's cart. 1.c chariot
beloruse:
воз, калёсы, павозка, брычка, калясьніца
france:
1.a chariot (véhicule) 1.b char (véhicule de cérémonie) 1.c char (antique)
germane:
Wagen, Karren jungi sian ~on: den Wagen anspannen.
hebree:
עֲגָלָה
hispane:
carro, carruaje
hungare:
1.a szekér 1.b kocsi funebra ~o: halottaskocsi. 1.c kocsi
itale:
carro
japane:
荷馬車 [にばしゃ], 荷車 [にぐるま], チャリオット, 二輪戦車 [にりんせんしゃ]
katalune:
carro
nederlande:
1.a kar, wagen 1.b ceremoniewagen 1.c kar, wagen
pole:
1.a wóz 1.b powóz funebra ~o: karawan. 1.c rydwan
ruse:
1.a повозка, воз, телега 1.b повозка funebra ~o: катафалк. 1.c колесница
ukraine:
колісниця, коляска, карета, візок, віз, двоколка

ĉareto

1.
Malgranda ĉaro, kiun homo povas puŝi aŭ tiri: ĉareto, kies rado rompiĝis VRA ; ĉareto antaŭeniris en la ĉambron, alportante ĉiujn elementojn de bongusta vespermanĝo (vd servoĉareto) KPr ; [en] la superbazaro, kie multaj homoj – ĉefe virinoj – puŝadis sian ĉareton de sekcio al sekcio (vd aĉetĉareto) ChV .
2.
TEKKOMP Movebla parto de skribmaŝino, konsistanta ĉefe el kaŭĉuka cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas la papero, kaj el la ĝin portanta ĉasio.
angle:
1. pushcart 2. carriage
beloruse:
1. тачка, каляска, драбінкі 2. карэтка
france:
1. charriot, chariot, charrette 2. chariot (d'une machine à écrire)
germane:
1. Wägelchen
hebree:
עגלת יד
hungare:
1. taliga 2. kocsi (írógépen)
itale:
1. carretto, carrello 2. carrello (comp., stamp. e sim.)
japane:
手押車 [ておしゃ], , キャリッジ
katalune:
1. carret, carretó 2. carro (màquina d'escriure)
nederlande:
1. handkar 2. wagen (v.schrijfmachine)
pole:
1. taczka, kara (region.) 2. wózek, karetka, głowica drukująca
ruse:
1. тележка, тачка 2. каретка
ukraine:
візок, тачка, каретка

ĉaristo

Veturigisto de ĉaro: la ĉaro, portanta la ĉariston, la oficiston kaj Omaron, daŭrigis la vojiron [7]; la kuzo de mia patrino estis la batalĉaristo de Katumandos [8].
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a
8. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
beloruse:
возьнік, кучар, фурман
ĉine:
运货马车夫 [yùnhuòmǎchēfū], 馬車伕 [mǎchēfu]
france:
charretier
germane:
Fuhrmann, Kutscher
katalune:
carreter

Ĉaristo [9] (Aur)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Auriga). SIN:Koĉero
9. G.-H. Clopeau, C. Bertin: Esperanta-Franca Fakvortaro pri Astronomio
angle:
Auriga
beloruse:
Возьнік (сузор’е)
france:
Cocher (constellation)
germane:
Fuhrmann (Sternbild)
hispane:
Cochero
itale:
Cocchiere
japane:
御者 [ぎょしゃ], 車引き [くるまひき]
katalune:
el Cotxer
latinece:
Auriga
nederlande:
Voerman (sterrenbeeld)
ukraine:
візник, візниця, їздовий (ім.)

aĉetĉareto

Ĉareto disponigata en grandaj vendejoj por koleko de aĉetaĵoj: kiujn kvin aĵojn vi metus en vian aĉetĉareton [10]? li ekiras, puŝante aĉetĉareton laŭlonge de la stratoj, li plenigas ĝin per boteloj por reciklado [11]. VD:rulkorbo
10. -: Babiladeto 1, [2010?]
11. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, La reveno de uzuro en socio plagata de enŝuldiĝo
beloruse:
вазок (у краме)
ĉine:
推車 [tuīchē], 購物車 [gòuwùchē]
france:
caddie, charriot (caddie)
germane:
Einkaufswagen
japane:
ショッピングカート

batalĉaro

HISMIL Antikva durada veturilo por kurludoj, bataloj, en kiu oni ĉiam staris; ĉaro1.c: la militistoj de nia popolo estis famaj pro sia lerteco per la batalĉaro, kaj ili scipovis plenumi tiajn manovrojn, kiel marŝi laŭ la timono de la ĉaro dum la ĉevaloj galopis je plena impeto [12]; la militinĝeniero de nia batalĉara brigado SatirRak ; al mi trupojn kaj batalĉaristojn nur malmultanombre li donis [13].
12. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
13. trad. C. Brosch: La Apologio de Ĥatusilio III, [vidita en 2015]
beloruse:
калясьніца (вайсковая)
ĉine:
兽力车 [shòulìchē]
france:
char (de bataille)
germane:
Streitwagen

beboĉareto

Ĉareto en kiu povas kuŝi bebo, ordinare sub ŝirmo de refaldebla tegmento: Muzeta […] puŝas antaŭen duoblan beboĉareton kun dormantaj ĝemelaj beboj [14]; aperis en tri kvartalo-oficejoj patrinoj kun beboĉaretoj [15].
14. L. Carol: La vekiĝo, La Karavelo, 2010-10 (23)
15. Monato, Kawai Yuka: Mankas vartejoj, 2013
beloruse:
каляска (дзіцячая), вазок, люлька
ĉine:
童車 [tóngchē], 娃娃車 [wáwachē], 婴儿车 [yīngérchē]
france:
landau
germane:
Kinderwagen
japane:
ベビーカー, 乳母車 [うばぐるま]

ĉevalĉaro

Ĉaro tiarata de unu aŭ pluraj ĉevaloj: ekskurso per ĉevalĉaro [16]; ŝi transportas siajn verkojn ĝis la aŭtobus-stacio per ĉevalĉaro [17]. SUB:batalĉaro, kaleŝo
16. La Ondo de Esperanto, Lu Wunsch-Rolshoven: Esperanto kun multa plezuro
17. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
beloruse:
калёсы, драбіны, фурманка, воз
ĉine:
[shèng], 乘 [shèng]
germane:
Pferdefuhrwerk
japane:
馬車 [マーチョ]

infanĉareto

Ĉareto en kiu povas kuŝi aŭ sidi infano, kiun oni tiurimede transportas: ŝi promenas, puŝante sian infanĉareton sur la trotuaro [18]; Lotinjo ĉiam estis kun infanĉareto, la bebo nomiĝis Felikso (do beboĉareto) [19].
18. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
19. La Ondo de Esperanto, Günter Grass, trad. Wolfgang Kirschstein: Mia Jarcento
beloruse:
каляска (дзіцячая), вазок, люлька
france:
poussette
germane:
Sportwagen (Kind), Kinderwagen
japane:
ベビーカー, 乳母車 [うばぐるま]
ukraine:
дитячий візок, дитяча коляска

kromĉaro

AUT Malalta ĉareto alkroĉita ĉe la flanko de motorciklo por ensido de unu homo: Helmut veturis la unua, en kromĉaro de motociklo [20]; al motorcikla kromĉaro oni fiksas ladan keston kun grandaj fenestroj, multe pli ampleksan ol la kutima seĝo por iel kaŭranta krompasaĝero [21].
20. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
21. Monato, Franz-Georg Rössler: Lastatikle motorcikle, 2012
angle:
sidecar
beloruse:
люлька (матацыкла)
ĉine:
倅車 [cuìjū]
france:
side-car
germane:
Beiwagen (Motorradgespann)
hungare:
oldalkocsi
itale:
sidecar
japane:
サイドカー, 側車 [そくしゃ]
katalune:
sidecar
nederlande:
zijspan
pole:
przyczepka boczna (motocykla), gondola (motocykla)
ruse:
коляска (мотоцикла)
ukraine:
коляска (до мотоцикла і т.п.), причіп

levĉaro

MAS Motora sursidebla ĉareto havanta horizontalan dudentan forkon, per kiu oni levas kaj mallevas pezaĵojn: oni kontrolu YouTube-on nur iomete por trovi multajn filmetojn de teruraj akcidentoj kun levĉaroj [22].
22. -: Levĉaro, Pri io ajn, 2019-06-28
beloruse:
люлька (пад’ёмная)
ĉine:
叉車 [chāchē], 工业搬运车辆 [gōngyèbānyùnchēliàng], 堆高机 [duīgāojī]
france:
charriot élévateur
germane:
Gabelstapler, Hubstapler
japane:
フォークリフト

manĉareto

Ĉareto kiun oni mane tiras per timoneto: mi ekvidis man-ĉareton, ŝovatan de viro kaj sur kiu kuŝis vira kadavro VaK ; ni transportis niajn varojn kaj rekvizitojn al stacidomo per […] pruntita manĉareto KrM .
angle:
toy wagon
beloruse:
вазок (ручны), драбінкі
germane:
Handwagen

pakaĵoĉareto

Ĉareto por portado de pakaĵoj, valizoj aŭ aliaj pezaĵoj, precipe uzata en stacio, haveno...: ŝi estas transportata […] per malalta pakaĵoĉareto [23].
23. -: Ĉinio Perdis siajn Lastajn Eŭropajn Monaĥinojn, Espero Katolika, 1966:10
beloruse:
багажны вазок
ĉine:
行李車 [xínglichē]
france:
charriot à bagages
germane:
Gepäckwagen

puŝĉaro, ĉarumo

HOR Malgranda ĉareto, kiun oni puŝas aŭ tiras per du timonetoj, kaj kiu ruliĝas sur unu aŭ du radoj: la vilaĝano eĉ donacis al li ankoraŭ grandan puŝĉaron, por ke li povu forveturigi la monon kaj la keston [24]; knabineto […] alveturigis al la benko puŝĉareton kaj komencis plenigi ĝin per la sablo Metrop ; [la] pavimbatiloj […] staris meze de ŝoveliloj, mezuriloj kaj puŝĉaroj [25]; li tre rapide puŝis tra la strato ĉarumon, en kiu li portis grandan sakon MMa .
angle:
wheelbarrow
beloruse:
тачка
ĉine:
手推車 [shǒutuīchē], 小車 [xiǎochē]
france:
brouette
germane:
Schubkarre
hebree:
מריצה
hungare:
talicska
itale:
carriola
japane:
手押車 [ておしゃ]
katalune:
carretó, bolquet
nederlande:
kruiwagen
pole:
taczka, kara (region.)
ruse:
тачка
ukraine:
тачка

servoĉareto

KUI Ĉareto kun pletoj, per kiu oni proksimigas manĝaĵojn al la manĝantoj: ĉi tie trovis spacon klaplito por sunumi, ventumil-forma seĝo, servoĉareto [26].
26. H. Zsóri: Balkonoj, 2011
beloruse:
сэрвіровачны столік (на колцах)
france:
desserte roulante, table roulante
germane:
Servierwagen, Teewagen
japane:
ワゴン [わごん]
ukraine:
візок (на коліщатах)

administraj notoj