*kaleŝ/o UV

*kaleŝo

TRA Veturilo por personoj, ĝenerale kvarrada kaj kovrita, movata de tirbestoj: kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [1]; duĉevala kaleŝo (kp tandemo1.b) [2]; triĉevala kaleŝo [3]; kvarĉevala kaleŝo [4]; oni sidigis la soldaton en la kaleŝo de la reĝo [5]; la reĝo volis, ke li eniru en la reĝan kaleŝon por daŭrigi la promenadon [6]; pluvombreloj, bastonoj kaj ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono de la kaleŝo [7]; la granda poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego, ĝi venigis en si dekdu personojn, pli ĝi ne povis enpreni [8]; kiel vi intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko [9]? SUB:droŝko, faetono, fiakro, tarantaso, tandemo1.b
la kaleŝo de Goethe, por veturoj al la urbo kaj ekskursetoj
CC-BY-SA-3.0  [10]
angle:
carriage
beloruse:
павозка, калёсы, фурманка
bretone:
rederig
bulgare:
файтон
ĉine:
馬車 [mǎchē], 輫 [pái], 走車 [zǒuchē]
france:
calèche
germane:
Kutsche, Pferdewagen, Kalesche duĉevala ~o: Zweispänner, Biga, Tandem. triĉevala ~o: Dreispänner, Triga, Troika. kvarĉevala ~o: Vierspänner, Quadriga.
hispane:
calesa
itale:
carrozza
japane:
四輪馬車 [よっりんばしゃ]
katalune:
carruatge
nederlande:
koets
perse:
کالسکه
pole:
kolasa, powóz, bryczka
ruse:
коляска, экипаж
ukraine:
екіпаж, коляска, карета

kaleŝaĵo TVG

AUT La ekstera ŝelo de veturilo kaj ĉio, kio ne estas la radaro kaj la motoro; karoserio. bela rikiŝo – […] la kaleŝaĵo estis brila, la kuseno blanka kaj pura kaj la korno laŭta [11].
11. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, Ĉapitro II
angle:
coachwork
bretone:
karroñsadur
bulgare:
каросерия
france:
carrosserie
germane:
Karosserie
hispane:
capota
hungare:
karosszéria, kocsiszekrény
itale:
carrozzeria, scocca
katalune:
carrosseria
nederlande:
carosserie
perse:
بدنه
pole:
karoseria

kaleŝego

TRA Granda luksa kaleŝo: virino juna kaj beleta […] preterpasis tiel distinga en sia luksa kaleŝego, […] vivis en glora kaj riĉa medio [12]; lia kaleŝego, ŝajnis, glitas subpremite kaj morne inter furioza trafiko [13]; mi estas tre maljuna, mi ne havas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min [14].
12. Honoré de Balzac, trad. de Paul Benoit: La firmao de la kato kiu pilkludas, p. 52
13. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: La mondo brilanta, ĉap. XIII
14. Antoine de Saint Exupéry: La Eta Princo
beloruse:
карэта
bretone:
karroñs
france:
carrosse
germane:
Prachtkutsche, Karosse (Prachtkutsche), Prunkwagen
hispane:
carroza
hungare:
hintó
itale:
cocchio
katalune:
carrossa
nederlande:
statiekoets
pole:
kareta
ruse:
карета

kaleŝisto

1.
Kondukanto de kaleŝo: la magazeno estis invadita [...] de la kaleŝistoj de la najbaraj kasteloj [15]; jen alvenis la kaleŝisto kaj sakris: „mi dezirus la reĝon kaj la princidinon ĉe la ekzekutisto! mi volis iri en gastejon kaj foje trinki kaj ludi kartojn, sed jen mi promene veturigu ilin ĉe la lago.“ [16]. SIN:koĉeroSUB:postiliono
2.
Konstruisto de kaleŝoj: [ŝi] ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj, oraĵistoj FK .
15. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 145
16. Karapaco-Panoramo: Fratoj Grimm ...
angle:
1. coachman 2. carriage maker
beloruse:
1. фурман, павозьнічы 2. вытворца павозак, карэтнік
bretone:
1. toucher 2. karroñser
ĉine:
車夫 [chēfū] 1. 馬車伕 [mǎchēfu]
france:
cocher (de calèche)
germane:
1. Kutscher
hispane:
cochero
hungare:
1. kocsis 2. hintókészítő
itale:
1. cocchiere 2. carrozzaio
japane:
御者 [ぎょしゃ]
katalune:
1. cotxer, majoral 2. fabricant de carruatges
nederlande:
1. koetsier 2. koetsenmaker
perse:
کالسکه‌چی
ruse:
1. кучер, извозчик 2. каретник, экипажный мастер
ukraine:
кучер, візник

duonkaleŝo

TRA Mallonga kaleŝo kun sidlokoj ordinare por nur du veturantoj: duonkaleŝo kaj griza ĉevalparo staris antaŭ la pordo de la kuracisto [17].
duonkaleŝo laŭ Joseph A. Hansom
CC BY-SA 2.0  [18]
17. A. Conan Doyle, trad. D. Booton: La Aventuro de la Malaperinta Trikvarono, [vidita en 2015]
18. Andrew Dunn, English Wikipedia, original upload 20 September 2004 by Solipsist: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:HansomCab.jpg
beloruse:
купэ (коннае)
france:
coupé (voiture à cheval)
germane:
Coupé
hispane:
tílburi
ukraine:
двомісна коляска/карета

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
duon~o: Mankas verkindiko en fonto.