bonz/o

bonzo

1.
BUD Budaisma pastro: la japana bonzo Myoe (1173-1232) ĉe la templo Kozan-ĝi en Kioto registradis siajn sonĝojn dum la jaroj 1191-1231 [1]; Ŝootoku, regent-princo, kaj aliaj iniciatis enkonduki budhismon en Japanion kiel la nacian religion fine de la 6a jarcento, kaj […] „la popolo sincere respektu tri trezorojn: Budhon, la sanktan leĝon kaj bonzojn” [2]; honorinda bonzo kun oranĝkolora robo ĝojas: „la tamilaj teroristoj detruis ĉi tiun templon, la armeo ĵus rekonstruis ĝin, post tiom da jaroj, budhismo finfine revenis sur tiujn terojn.“ [3] VD:bikŝuo, lamao, ŝramano
2.
(evitinde) (figure) (malŝate) Privilegiita ŝtatoficisto aŭ ano de reganta partio: donu signon, ke vi vivas, ke vi restis la brikofaristo, ke via koro ne bonziĝis, ke via cerbo ne skleroziĝis MortulŜip ; lernejoj preskaŭ ĉie tuj komplete detruiĝis, konstruaĵoj de komunista partio ĉie preskaŭ neniel difektiĝis, mortis miloj da infanoj sed preskaŭ neniu partibonzo [4]; la esperantobando Dolĉamar […] koncertis en Helsinka rokklubejo, bonzume kaj publike [5].
Rim.: Tiu ĉi figura senco estas komprenata nur kuntekste de kelkaj eŭropaj landoj sed ne ekster eŭropa kadro kaj aparte inter budaistoj. Tie tiusenca uzo povus eĉ efiki ofenda kaj do ni rekomendas eviti ĝin kaj prefere uzi alternativojn kiel moŝtulo, superulo aŭ pli neŭtrale gravulo, partiano, privilegiito ks.
1. Reza KHEIR-KHAH: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
2. Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Plena subpremado de la Tigroj, rigidiĝo de la regantoj
4. Monato, Stefan Maul: Du mil ok
5. La Ondo de Esperanto, Anna Ritamäki: Lingvoj kaj (mis)komprenoj
angle:
bonze
beloruse:
бонза
bulgare:
бонза
ĉeĥe:
bonz, japonský resp. dálněvýchodní buddhistický mnich
france:
bonze
germane:
Bonze
hebree:
נזיר בודהיסטי
hispane:
bonzo
japane:
坊主 [ぼうず], 凡僧 [ぼんそう], 僧侶 [そうりょ]
katalune:
bonze
pole:
bonza
ruse:
бонза
slovake:
bonz, budhistický mních
ukraine:
бонза

administraj notoj