6vizi/o PV

vizio

1.
Nereala sed viveca kaj mensa bildo, estigita per dia revelacio, fantazio, pasio ktp: tiel mi vidis la ĉevalojn en la vizio, kaj […] la kapoj de la ĉevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj buŝoj eliris fajro [1]; Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, […] en sonĝo, en nokta vizio [2]; la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo, ne aperadis ofte profetaj vizioj [3]. VD:aperaĵo, sonĝo
Rim.: Kontraste al halucinodeliro, vizio povas esti rigardata kiel io valora – ekzemple religie, arte aŭ idee.
2.
(figure) (malofte) Imago pri estonta aferstato, projekto, celo: Vi etendis viajn manojn al la vivo kaj volis ĉirkaŭbraki ĉion bonan en ĝi, […] vizioj kaj revoj ŝanĝiĝas, sed ankoraŭ vi apartenas al la sama vivo [4]; la germana kanceliero Kohl prezentis vizion, kiel la eventoj povus plue disvolviĝi [5]; mi bezonas iom bildigi al vi mian vizion, kiu interalie donas grandan rolon al la kontinueco [6]. VD:idealo1, imago2, revo, utopio
angle:
1. vision
beloruse:
1. прывід, здань 2. бачаньне, уяўленьне
ĉeĥe:
blud, přízrak, vidění
france:
1. vision (rel.) 2. vision des choses
germane:
1. Vision
greke:
1. όραμα
hispane:
1. visión
hungare:
1. látomás, vízió
japane:
幻影 [げんえい], 幻 [まぼろし], 幻視 [げんし], 幻覚 [げんかく], 見神 [けんしん]
nederlande:
1. visioen 2. visie
portugale:
1. visão
ruse:
1. видЕние
slovake:
prelud, vidina, zjavenie 1. vízia
ukraine:
видіння, з’ява, примара

vizii

(tr)
Vidi en vizio: profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja [7]; (figure) mia artikolo en 1995 viziis ian formorton de la kino hungara, profite al filmoj usonaj [8]. VD:antaŭvidi, aŭguri, profeti
beloruse:
прадбачыць, уяўляць (будучыню)
ĉeĥe:
mít vizi, vidění
france:
avoir une vision
germane:
in einer Vision sehen, visionieren
hungare:
látomása van, vizionál
japane:
幻に見る [まぼろしにみる], 幻視する [まぼろししする]
nederlande:
een visioen hebben
ruse:
провидеть, иметь видЕние
slovake:
mať zjavenie (náb.), vidieť prelud, vidinu

viziulo, viziisto

1.
Iu, kiu aŭguras per vizioj: la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziistvizio de David [9]. VD:aŭguristo, profeto
2.
Homo kun originalaj ideoj kaj revoj pri la estonteco: en politiko la viziuloj estas eĉ pli danĝeraj ol la friponoj; neniu aŭskultas lin […] li estas viziulo aŭ folulo [10]; mi nun faras mallongan portretan filmon […] pri la desegnisto/viziulo Buckminster Fuller [11]. VD:pioniro2, utopiisto
angle:
2. visionary
beloruse:
празорца
ĉeĥe:
2. vizionář
france:
2. visionnaire (subst.)
germane:
1. Seher 2. Visionär 2. Visionär, Vordenker
greke:
2. οραματιστής
hungare:
2. látnok
japane:
幻視者 [まぼろしししゃ], 見神者 [みかみしゃ]
nederlande:
2. ziener
portugale:
2. visionário
ruse:
2. визионер, провидец, духовидец
slovake:
2. vizionár 2. blúznivec, rojko
ukraine:
2. провидець, містик

administraj notoj