cezur/o V

cezuro

1.
POE Vortfino, troviĝanta ĉe difinita loko en versoj, tuj post la meza ĉefakcento, kelkfoje ebliganta paŭzeton: ĉi tiu metro akceptas cezuron ĉiam inan post la 7a silabo (la 6a silabo estas akcenta, la 7a senakcenta kaj ĝi finas vorton). [1]; la dua traduko esperanten el 1970 estas […] pli verkfidela, […] ĝi strebas kopii la virajn cezurojn de la originalo [2]. VD:ina, vira.
2.
HIS Severa turnopunkto fine de historia epokoperiodo1: por germanoj 1945 estis unu el pluraj cezuroj, kapitulaco de la (tria kaj laŭaserte miljara) regno, nula horo kaj rekomenco, similajn cezurojn ili havis en 1914 kaj 1918 (unua mondmilito), 1933 (nazia ekregado) kaj plej laste 1990, kiam kolapsis socialisma orientgermana ŝtato [3]; por la unua fojo la landon regas virino! tio sendube estas grava cezuro en la historio de tiu ĉi ŝtato [4]; dum monatoj la sorto de la magazino estis necerta, ĝis oni trovis solvon […] estis grava cezuro en la historio de la revuo, kiu dum la postaj jaroj ŝanĝiĝis multe [5].
1. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 50
2. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino, 2014
3. Stefan Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
4. Stefan Maul: Kancelierino, Monato, 2006
5. Maul Stefan: Retrorigarde kaj perspektive, Monato, 2004
angle:
1. cesura
beloruse:
1. цэзура 2. паваротны момант
ĉeĥe:
1. cézura, přerývka
france:
1. césure
germane:
Zäsur
hebree:
1. הפרדה (בקצה שורה בשירה)
hungare:
1. sormetszet, cezúra
itale:
1. cesura
japane:
句切り [くぎり]
pole:
1. cezura
portugale:
1. cesura
ruse:
1. цезура
slovake:
1. cezúra, prerývka
ukraine:
цезура

administraj notoj