tradukoj: af be bg ca cs de en es fr fy hu id io it iu nl pl pt ru vo

9penis/o PV

9peniso  

ANA Elstara parto de la vira seksorgano, ĉe kies pinto ellasiĝas urino kaj spermo: virinoj ne havas penison [1]; kelkaj krude desegnitaj bildoj de penisoj, penetrintaj vaginon [2]; la retpoŝtaĵoj, kies bitajn kestojn, pro longa malĉeesto de la uzantoj, fojfoje plenigas la spamoj proponantaj, inter aliaj gravaj aferoj, la interesan servon igi „plilongigi sian penison” [3]; 50-jara sciencisto en Svedio suferis brulvundon ĉe siaj peniso kaj skroto pro uzado de tekokomputilo [4]; la vira mamutido […] estas ĝis nun komplete konservita, […] la mumio enhavas ĉiujn internajn organojn, krome konserviĝis ĝiaj oreloj, rostro, peniso kaj parto de la felo [5].

penisa

ANA Rilata al peniso: cirkumcido laŭ mia kompreno estas ege praa religia rito en judismo kaj islamo, ĉe kiu oni fortranĉas etan pecon de la (vira!) penisa haŭto simbole al submetiĝo al Dio [6].

tradukoj

afrikansaj

~o: penis.

anglaj

~o: penis; ~a: penile.

belorusaj

~o: пэніс.

bulgaraj

~o: пенис.

ĉeĥaj

~a: penilní.

francaj

~o: pénis; ~a: pénien.

frisaj

~o: penis.

germanaj

~o: Penis.

hispanaj

~o: pene, miembro viril; ~a: peniano.

hungaraj

~o: hímvessző, pénisz.

idaj

~o: peniso; ~a: penisala.

indoneziaj

~o: penis, zakar.

inuitaj

~o: ᐅᓱᒃ.

italaj

~o: pene.

katalunaj

~o: penis.

nederlandaj

~o: penis.

polaj

~o: penis, prącie.

portugalaj

~o: pênis.

rusaj

~o: пенис.

volapukaj

~o: koitöm.

fontoj

1. Monato, Gerrit Berveling: Malpaciga pacpremio
2. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj
3. Monato, Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo
4. Monato, Edmund Grimley Evans: Tekokomputilo vundas scienciston
5. Monato, Walter Klag: Glaciaj mumioj sorĉas Aŭstrion
6. Monato, Gerrit Berveling: Toleremo kaj liberecoj en Nederlando


ℛevo | datumprotekto | penis.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2019/06/30 18:21:48