tradukoj:

*-u

-u  

GRA Verba finaĵo, esprimanta deziron, rekomendon aŭ volon: bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu […], kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla [1]; legu la historion de la eltrovo de Ameriko EE ; li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan PrV ; por ke oni povu facile trovi la proverbojn, […] la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj PrV ; al amiko nova ne fidu sen provo PrV ; al la fiŝo ne instruu naĝarton PrV ; amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore PrV ; antaŭe intencu kaj poste komencu PrV .

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo


ℛevo | datumprotekto | u1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2018/11/19 19:10:16