9polen/o PV

9poleno

BOT La fekundiga polvo de floroj: la ĉefa celo de la poleno estas fekundigi la inajn flororganojn [1]; escepte de nur malmultaj polenoj, kiuj povis atingi la pistilojn, sennombraj polenoj pereas en la lago [2].
1. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
2. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
angle:
pollen
beloruse:
пылок (расьлінавы)
bulgare:
цветен прашец
ĉine:
花粉 [huāfěn]
france:
pollen
germane:
Pollen
hungare:
pollen, virágpor, hípor
japane:
花粉 [かふん]
nederlande:
pollen, stuifmeel
pole:
pyłek (bot.)
portugale:
pólen
rumane:
polen
ruse:
пыльца
svede:
pollen
ukraine:
пилок

polenero

Polena semeto, maksimume kelkcent mikrometrojn granda, kun aspekto kaj ecoj propraj de la devena florspecio: la poleneroj estas la plej multenombraj el la spermatozooj sur nia planedo [3].
3. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
angle:
grain of pollen
beloruse:
пылковае зерне
bulgare:
зърно на прашец
ĉeĥe:
pylové zrnko
france:
grain de pollen
japane:
花粉粒 [かふんつぶ]
nederlande:
stuifmeelkorrel
pole:
drobinka pyłku kwiatowego
rumane:
o bucată de polen de flori
slovake:
peľové zrnko
ukraine:
пилинка

polenujo, polensako

BOT Parto de la antero, sako en kiu estas formata la poleno.
beloruse:
пылковая камэра
ĉeĥe:
prašník
france:
loge pollinique
germane:
Pollensack
hungare:
pollenzsák
japane:
花粉嚢 [かふん嚢]
nederlande:
stuifmeelzak
pole:
pręcik (bot.)
rumane:
stamină
slovake:
prašník, tyčinka
ukraine:
пиляк

administraj notoj

~ujo, ~sako: Mankas dua fontindiko.
~ujo, ~sako: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.