diaspor/o PIV1

diasporo

1.
La juda popolo vivanta ekster Israelo, dise en la mondo, precipe inter 70 kaj 1948: la Muzeo de Diasporo […] prezentas la historion de dumil jaroj de juda diasporo [1].
2.
(komune) Disa, fremdlande loĝanta parto aŭ tuto de popolo: la armena apostola eklezio estas ĝis nun la ponto inter la patrolando kaj armenaj diasporoj en la tuta mondo [2]; ESP la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato [3].
VD:disĵeteco
1. Vikipedio, artikolo „Tel-Avivo“, 2006-05-03
2. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, 2003
3. Manifesto de Raŭmo, 1980
angle:
diaspora
beloruse:
дыяспара
bulgare:
диаспора
ĉeĥe:
diaspora
ĉine:
大移居 [dàyíjū]
france:
diaspora
germane:
Diaspora
hebree:
גולה, תפוצות
katalune:
diàspora
pole:
diaspora, rozproszenie 1. diaspora
portugale:
diáspora
ruse:
диаспора
slovake:
diaspór
ukraine:
діаспора

administraj notoj